Lago de Bohinj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Bohinj
Rigardo de monto Vogel
Rigardo de monto Vogel
lagoglaĉera lago
Situo Slovenio
Ĉefaj fontoj Savica
Ĉefaj elfluoj Sava BohinjkaSava
Datenoj
Koordinatoj 46° 17′ 2″ N, 13° 52′ 2″ O (mapo)46.28388888888913.867222222222Koordinatoj: 46° 17′ 2″ N, 13° 52′ 2″ O (mapo)
Lago de Bohinj (Slovenio)
Lago de Bohinj (Slovenio)
DEC
Lago de Bohinj
Lago de Bohinj
Map
Lago de Bohinj
Surfaca areo 3,18 km²f5
Maksimuma longo 4,1 kmf6
Maksimuma larĝo 1,2 kmf7
Maksimuma profundo 45 mf10
vdr
Lago de Bohinj

Lago de Bohinj (slovene Bohinjsko jezero) estas la plej granda daŭra kaj natura lago en Slovenio. Laga akvonivelo estas sur alto de ~525 m super maro. Longa ĝi estas 4350 (la plej longa diagonalo), larĝa 1250 m (N-S) kaj profunda 45 m. Areo de la lago estas 318 ha. La laga bordo estas longa 10.900 m. Deveno de la lago estas glaĉer-tektona: la unua kavo ekestis pro intensa erozia efiko de glaĉero al surfaco. Glaĉero elfosis kavon kaj inkrustis ĝian fundon per fruntaj morenoj ĉe orienta parto de la lago. La ĉefa alflua rivero estas Savica, kiu en la okcidenta parto de la kavo penetras morenojn kun traboj kaj ĉe Ukanc enfluas la lagon. La lago estas trafluebla – el ĝi elfluas rivero Jezernica, kiu post 100 m, kun de maldekstre alfluanta Mostnica (alvenas el Voje) konsistigas riveron Sava Bohinjka. Ĉe norda rando de la lago estas pluraj subakvaj karstaj fontoj, la plej konata el ili estas Govic. Kuriozaĵo: nivelo de la lago ĉe la fino de la lasta glacia epoko estis 16 m pli alta ol nun, kaj tiam la lago etendiĝis ĝis nuna Stare Fužine, kion pruvas tieaj fosiliaj lagaj terasoj.

La lago de Bohinj estis en la jaro 1981 enmetita al regiono de Nacia parko Triglav. Bela rigardo al la lago estas de supro de rokoj Mirnjak (1540 m).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]