Lago de Davos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lago de Tavao
Davosersee
Luftbild Davosersee.jpg
Ĉefaj fontoj Flüelabach, Totalpbach
Ĉefaj elfluoj Premtunelo al Klosters, rivero Landwasser
Setlejoj Davos
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj 46°49′N 9°51′O  /  46.817°N, 9.85°O / 46.817; 9.85 (Lago de Davos)Koordinatoj: 46°49′N 9°51′O  /  46.817°N, 9.85°O / 46.817; 9.85 (Lago de Davos)
Supermara alteco f11559 m
Surfaca areo 0,59 km²dep1f5
Maksimuma longo 1 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 0,5 kmdep1f7
Akva volumeno ? km³dep1f8
Maksimuma profundo 54 mf10
Averaĝa profundo 10 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) ? tagoj
Borda longo1 3,77 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
v  d  r
Information icon.svg

La Lago de Davos (alemane: Tafaasersee; romanĉe: Lag Tavau; germane: Davosersee; itale: Lago di Tavate) estas montara lageto norde de la urbocentro de Davos en la Kantono Grizono, Svislando. Ĝi troviĝas komplete sur komunuma teritorio.

Vintre la lago servis kiel giganta natura glaciejo. Sur ĝi jam en la jaro 1906 okazis en Davos la unua monda ĉampionado en arta glacisketado de la virinoj kaj regule tie okazis ĉevalsledkonkursoj. Pro la konstruo de la premtunelo por elektrocentralo en Klosters tiu utiligado vintre ne plu eblas, ĉar la lago-nivelo depende de la elektrobezono altiĝas aŭ malaltiĝas. Somere tamen la lago estas ŝatata por bani kaj por veltabulado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lago estiĝis pro montfalo de la Totalp en la regiono de Parsenn. La falinta rokmaterialo formis naturan digon, kiu retenis la akvon de la rivero Landwasser, kiu ĝis tiam fluis al Klosters. Ĉar la akvo sukcesis trovi aliflanke elfluon, kies alteco super la marnivelo estis malpli alta ol la Wolfgang-Pasejo, la akvo eroziis la rokon kaj kreis tiel la Ziegenschlucht (kio signifas esperante abismo de kaprino). La nuna Lago de Davos tiel estas la restaĵo de historia lago, kiu foje plenigis la tutan ĉirkaŭaĵon de Davoso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]