Bodenlago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lago de Konstanco)
Bodenlago
lago • area not part of a municipality of Switzerland • holomictic lake • eutrophic lake • hypereutrophic lake • Meznivelnutra [+]

Alfluantoj
- alfluantojRejno, Bregenzer Ach, Argen, Steinach, Schussen
Defluantoj
- defluantoRejno

Situoorienta Svislando, suda Germanio, Vorarlberg (Aŭstrio)
- alteco395,23 m ü. M. [+]
- koordinatoj47° 39′ 0″ N, 9° 19′ 0″ O (mapo)47.659.3166666666667Koordinatoj: 47° 39′ 0″ N, 9° 19′ 0″ O; CH1903: 741094 / 279394 (mapo)

Longo63 km (39.15 mi)
Larĝo14 km (8.7 mi)
Maksimuma profundo254 m
Averaĝa profundo90 m
Akvokolektejo11 500 km² (1 150 000 ha)
Areo536 km² (53 600 ha) [+]
- mezproksima370 /s
Map
Bodenlago

Vikimedia Komunejo:  Lake Constance [+]

plej granda lago en la germanparola areo

Grandaj urboj ĉeborde D: Konstanz, Radolfzell,
Überlingen, Meersburg,
Friedrichshafen, Lindau (Bodenlago)
A: Bregenz, Hard
CH: Rorschach, Romanshorn,
Arbon, Kreuzlingen
Volumeno 48,5 km³
Borda longo tute: 273 km
D: 173 km
Baden-Württemberg: 155 km
Bayern: 18 km
A: 28 km (Vorarlberg)
CH: 72 km (SG/TG)
vdr

La Bodenlago (ankaŭ konata kiel "Konstanca Lago") situas en la trilanda regiono inter Aŭstrio, Germanio kaj Svislando. Ĝin trafluas rivero Rejno.

La regiono de la lago estas germanlingva, pli precize alemana. La germana nomo de la lago estas Bodensee [BOdenze], referante al la tri akvejoj (Boden): Supera lago (Obersee), Malsupera lago (Untersee) kaj Laga Rejno (Seerhein). La areo de la lago estas administrata komune de la tri bordaj ŝtatoj; ne ekzistas oficialaj limoj sur ĝi. La kaŭzo estas, ke ĝis la Vestfalia Paco la tuta lago apartenis al la Germana Regno, kaj la packontrakto ne provizis reguladon de la surlaga limo.

La lago konsistas el du partoj, supra kaj malsupra; la parto de Rejno, kiu ligas ilin (ĉe Konstanco/Kreuzlingen), longas nur kvar kilometrojn, tial oni parolas pri unu lago. Ĝi havas areon de 536 km² kaj estas nur malmulte malpli granda ol Lemano. Ĝia volumeno de 48,5 km³ tamen konsiderinde malsuperas tiun de Lemano. Ĝia longo estas 63,3 km, ĝia alto super marnivelo estas mezume 395 metroj. Ĝia pleja profundo estas 253 metroj.

En la lago estas tri iom grandaj insuloj, Mainau, Reichenau kaj Lindau, kiuj apartenas al Germanio.

Ĉar la regiono norde de la lago ne estas riĉa je akvofontoj, la lago provizas trinkan akvon por multaj urboj, interalie por Stutgarto, kiu distancas pli ol 100 km. La akvo estas ĉerpata en profundeco de 60 m apud Sipplingen.

La lago ĝuas relative mildan klimaton kaj malofte dumvintre formas firman glacitavolon. Ekde la jaro 875 oni nombris nur 33 tiajn vintrojn; la lasta estis en 1963. Tia glacitavolo estas eta administra problemo, ĉar ĝi ebligas piediran var-trafikon inter Germanio kaj Svislando kaj tiel eviton de doganpago. En 1963 oni efektive metis dogankabaneton sur la glacion.

Historie multaj pentristoj bildigis la pitoreskan pejzaĝon - nur unu el multaj ekzemploj estas la naiva pentristo Adolf Dietrich.

Subakva sporto[redakti | redakti fonton]

Subakve naĝi en la Bodenlago estas samtempe alloge kaj postuleme. La plej multaj subakvaj naĝejoj troviĝas en la norda parto de la lago (Überlingen, Ludwigshafen, Katharinenschlucht kaj aliaj), iuj malmultaj ankaŭ en la sudo. Oni nepre devus naĝi sub gvidado de spertaj subakvistoj de loka subakvula lernejo aŭ sperta pri lokaj cirkonstancoj. Interesaj vrakoj kaj iom grandaj fiŝoj troviĝas en profundo de 45 m kaj pli, kien eblas iri nur kun speciala ekipaĵo. Jam ekde 10 metroj la akvo – ankaŭ somere – havas nur malmultajn gradojn super nul, kaj oni devas eviti glaciiĝon de la spirilo. Por certigi la sekurecon de subakva naĝado en la Bodenlago instaliĝis la asocio Arbeitskreis Sicheres Tauchen im Bodensee, el membroj de diversaj subakvistaj organizaĵoj.

Gravaj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]