Lago de Silso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lago de Silso
Silsersee
Lej da Segl
Lago de Silso
Lago de Silso
[[File:{Ŝablono:Bildo de profundmezuro}|frameless|alt=Mapo de la Lago de Silso|Mapo de la Lago de Silso]]
Mapo de la Lago de Silso
Ĉefaj fontoj Eno
Ĉefaj elfluoj Eno
Setlejoj Sils-Maria, Sils-Baselgia, Malojo, Isola
Areo de la baseno 66 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datoj
Koordinatoj 46°25′0″N 9°43′51″O  /  46.41667°N, 9.73083°O / 46.41667; 9.73083 (Lago de Silso)Koordinatoj: 46°25′0″N 9°43′51″O  /  46.41667°N, 9.73083°O / 46.41667; 9.73083 (Lago de Silso)
Supermara alteco f11796,61 m
Surfaca areo 4,1 km²dep1f5
Maksimuma longo 5,0 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 1,4 kmdep1f7
Akva volumeno 0,137 km³dep1f8
Maksimuma profundo 71 mf10
Averaĝa profundo 35 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 2,2 jaroj
v  d  r
Information icon.svg

Lago de Silso (germane Silsersee, romanĉe Lej da Segl) estas lago en kantono Grizono en Svislando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Lago de Silso estas la plej supra kaj plej okcidenta de la tri lagoj en Supra Engadino, kiujn ligas la rivero Eno. La lago situas sur la teritorio de la komunumoj Silso en Engadino kaj Bregaglia. Ĉirkaŭ la lago situas la vilaĝoj Sils-Baselgia en nordoriento norde de la elfluo de Eno, Sils-Maria, en oriento sude de Eno, Isola sude de la lago kaj kiel la nomo indikas ima insulo, Malojo okcidente de la lago ĉe la alfluo de Eno. Ĉefa alfluanto krom Eno estas el sudo la rivero Aua da Fedoz, krome de la norda alfluas diversaj montoriveretoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La Lago de Silso estas la plej alte situanta lago en Eŭropa kun komerca ŝipveturado. La lago estas somere tra ŝatata por breta velado. Vintre trans la frostigita lago pasas la Engadina Skimaratono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lagoj de Supra Engadino estiĝis post la fino de la lasta malvarmepoko, kiam la alpaj glaĉeroj retiriĝis. Origine la tri lagoj Lago de Silso, Lago de Silvaplano kaj Lago de Sankta Maŭrico formis unusolan, grandan lagon. Dum mezepoko la episkopo de Koiro posedis la fiŝkaptorajtojn sur la lagoj, kiujn li en la jaro 1288 luis al la familio von Planta. La Svisa Federacia Tribunalo malpermesis en la jaro 1934 post multjara kverelo projektojn por elektrocentraloj el la jaroj 1905 kaj 1908. [1]

Friedrich Nietzsche[redakti | redakti fonton]

Dum la someroj de la jaroj 1881 ĝis 1888 Friedrich Nietzsche pasigis la somerojn en Sils-Maria, kaj tie skribis kelkajn de siaj gravaj verkoj inter kiuj la duan parton de Jen diris Zaratuŝtro.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Adolf Collenberg: Lago de Supra Engadino en Historia Leksikono de Svislando (2010-11-03)
  2. Fonto: Ottavio Clavuot: Sils im Engadin/Segl en Historia Leksikono de Svislando (2011-05-16)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]