Lago de Zuriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Zuriko
Zürichsee
lago • area not part of a municipality of Switzerland
Ĉefaj fontoj Linth (Linthkanal)
Ĉefaj elfluoj Limato
Insuloj Lützelau, Ufenaŭ
Areo de la baseno 1829 km²dep1
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj 47° 15′ N 8° 41′ O / 47.250 °N, 8.683 °O / 47.250; 8.683 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ N 8° 41′ O / 47.250 °N, 8.683 °O / 47.250; 8.683 (mapo)
Supermara alteco f1406 m
Surfaca areo 88,66 km²dep1f5
Maksimuma longo 40 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 3 kmdep1f7
Akva volumeno 3,304 km³dep1f8
Maksimuma profundo 169 mf10
Averaĝa profundo 49 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 440 tagoj
vdr


Lago de Zuriko (alemane: Zürisee; germane: Zürichsee) estas lago en Svislando, etendanta sudoriente de urbo Zuriko.

Priskribo

La surfaco de la Lago de Zuriko estas de 1829 km², ĝia longeco 40 km. Ĝia plej granda larĝeco 3 km. Ĝia plej profunda punkto troviĝas je 169 m sub la nivelo de la surfaco. La lago komenciĝas sude en la Lintebenaĵo kie la Linth-Kanalo, kiu konektas la Valenlago kun la Lago de Zuriko enfluas en la superan lagon, kiu estas disigita de la ĉeflago per digo kun ponto inter Rapperswil kaj la duoninsulo de Hurden. Norde de la duoninsulo Hurden troviĝas la insuloj Lützelau kaj Ufenaŭ. Porksimume je la duono de la laglongeco pramŝiplinio ligas la du flankojn inter Meilen kaj Horgen. Krom la ĉefa alfluanto la Lintkanalo alfluas la lagojn la rivero Jona ĉe Rapperswil diversaj lokaj riveroj kaj riveretoj. Je la norda fino troviĝas la nompatrino de la lago, la urbo Zuriko, ĉefurbo de la Kantono Zuriko kaj kultura centro de Svislando kaj Alemanujo. En Zuriko la rivero Limato elfluas el la lago.

Orbordo

La dekstra lagobordo estas konata kiel la Orbordo, ĉar la bela loĝsituo en kombino kun favoraj impoŝtleĝoj allogis la riĉulojn de la tuta mondo, kiuj konstruis tie siajn vilaojn.

Vesperiĝo ĉe Zurika Lago

Trafiksituacio

Je la maldekstra (t.e. okcidenta aŭ suda) flanko de la lago la aŭtoŝoseo A3 kondukas, paralele al la lagobordo, de Zuriko al Lachen (kaj poste al Koiro). Ambaŭflanke de la lago troviĝas fervojlinioj, sur kiuj cirkulas multaj trajnoj, jen lokaj laŭ dekminutaj intervaloj, jen pli rapidaj laŭ duonhoraj intervaloj, pro kio oni efektive povas en ĉi tiu regiono facile rezigni pri aŭtomobilo.

Zurika lagopromenejo

Laŭlonge de la lagobordo en la urbo de Zuriko troviĝas la mondkonata lagopromenejo, tio estas grandega parko plurkilometrajn longa, kie okaze de bela vetero ĉiutage amasiĝas dekmiloj da homoj, stratmuzikistoj, artistoj kaj ankaŭ religiaj kaj politikaj grupoj. En somero laŭlonge de la lagopromenejo okazas la fama teknomuzika stratparado, kiu estas kun intertempe pli ol unu miliono da partoprenantoj la plej granda tia evento en la mondo.

Urboj kaj komunumoj laŭlonge de la maldekstra lagobordo

Urboj kaj komunumoj laŭlonge de la dekstra lagobordo

Akva kvalito

La akvo de la Lago de Zuriko estas tre pura havante la kvaliton de trinkakvo. Tio estis atingita pro konstruado de altkvalitaj purigstacioj por ĉiuj komunumoj ĉirkaŭ la lago en la 50-aj jaroj kaj la malpermeso apliki en Svislando fosfatoj en sapoj kaj lavrimedoj. Antaŭ tio la lago suferis grandandan polucion. Nuntempe la tuta metropola regiono de Zuriko ĉerpas sian trinkakvon el la lago, tio sen bezono aldoni kloron kaj la trinkakvo de Zuriko estas konsiderata kiel la plej bonkvalita trinkakvo de ĉiuj Eŭropaj grandurboj.

Galerio


Vidu ankaŭ

grekeListo de lagoj en Svislando grekeZuriko grekeKantono Zuriko

Eksteraj ligiloj