Lagoj Kawartha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri grupo de lagoj. Pri samnoma urbo temas artikolo Kawartha Lakes.
Lagoj Kawartha
lagaro [+]

Supermara alteco252 m [+]
Koordinatoj44° 29′ 58″ N, 78° 26′ 28″ U (mapo)44.4994-78.441Koordinatoj: 44° 29′ 58″ N, 78° 26′ 28″ U (mapo)

Lagoj Kawartha (Kanado)
Lagoj Kawartha (Kanado)
DEC
Lagoj Kawartha
Lagoj Kawartha

Lagoj Kawartha (Ontario)
Lagoj Kawartha (Ontario)
DEC
Lagoj Kawartha
Lagoj Kawartha
Map
Lagoj Kawartha
vdr

La Lagoj Kawartha - angle Kawartha Lakes - estas ĉeno de lagoj en sud-centra Ontario, Kanado. La lagoj situas sur la limo inter la paleozoika kalkŝtonaj regionoj de la okcidenta bordo de la Ontaria lago, nomata Golden Horseshoe ("Ora Huffero"), kaj la antaŭkambria granita areo de la Laŭrenca tabulo en norda kaj centra Ontario.

La lagoj Kawartha. Klaku la bildon por plena priskribo de unuopaj lagoj.

"Kawartha" estas angligo de la vorto "Ka-wa-tha" (el "Ka-wa-tae-gum-maug"), vorto stampita en 1895 fare de la indiĝenino Marta Whetung de la unua nacio Kurba Lago el la etno de Oĝibvoj. Oni esperis, ke la vorto, kiu signifas "lando de reflektoj " en la aniŝinabeka lingvo, provizus konvenan kaj popularan etiketon por la areo. La vorto estis poste ŝanĝita de turismo iniciatintoj al Kawartha, kun la signifo "brilaj akvoj kaj feliĉaj landoj".

Kvankam la urbo Kawartha Lakes estas nomata laŭ la lagaroj, pli ol duono de la Lagoj Kawartha fakte situas en distrikto Peterborough (Ontario). La kanalsistemo Trent-Severn inkluzivas multajn lagojn en la ĉefa ĉeno; multaj dometoj kolorigas la lagajn bordojn, kaj la regiono estas konata pro distra turismo.