Lagoj Unianga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lagoj Ounianga)
Lagoj Unianga
La lagoj Ounianga vidataj de la kosmo de la Internacia Kosmostacio
La lagoj Ounianga vidataj de la kosmo de la Internacia Kosmostacio
lagaro
Situo Provinco Ennedi Ouest; lagoj de Ounianga; Saharo;
 Ĉado
Ĉefaj fontoj Grundakvo
Ĉefaj elfluoj Vaporado
Datenoj
Koordinatoj 18° 55′ 45″ N, 20° 51′ 1″ O (mapo)18.92916666666720.850277777778Koordinatoj: 18° 55′ 45″ N, 20° 51′ 1″ O (mapo)
Lagoj Unianga (Ĉado)
Lagoj Unianga (Ĉado)
DEC
Lagoj Unianga
Lagoj Unianga
Map
Lagoj Unianga
Apartaĵo de la lago Plej granda lagaro de Saharo
vdr

La lagoj Uniangafrance Ounianga indikas lagan pejzaĝon en la provinco okcidenta Ennedi en la nordoriento de Ĉado.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La lagoj estas ligitaj subtere kaj estas la restaĵoj de multe pli granda laga sistemo, kiu disvolviĝis dum la tiel nomata Verda Sahara Periodo, kiu inter la jaroj 10 000 ĝis 1 500 antaŭ nia erao kovris la ĉadan basenon. Hodiaŭ, la nuntempe 18 lagoj, kiuj estas nutritaj de fontoj de la Nubia sabloŝtona akvejo, situas en la hiperarida Ennedi-regiono de la Saharo, kun malpli ol 2 milimetroj da precipitaĵo jare. La du lagogrupoj aŭ kolektejoj Ounianga Kebir kaj Ounianga Serir distancas proksimume 40 km. Kun suma surfacareo de 15.15 km² kaj maksimuma profundo de 27 metroj, ili estas la plej granda kaj plej profunda laga pejzaĝo en la Saharo. La lagoj Ounianga varias laŭ grandeco, profundo, koloro kaj kemia konsisto de dolĉakvo al hipersala akvo: Krom la Teli- kaj Yoa-lagoj, ĉiu lago estas dolĉakva. La 1-an de julio 2012, la Lagoj Ounianga iĝis la unua Monda Heredaĵo de Ĉadio estanta enskribita en la Unesko-listo de la Monda Heredaĵo.

La Unianga Kebir (arabe kebir = granda) en okcidento (19° 05' N / 20° 31' Eo)

  • Yoa-lago, jara vaporado 6 m, sala lago
  • Uma-lago
  • Mioji-lago
  • Forodom-lago
  • Katam-lago

La Unianga Serir (arabe serir = malgranda) en oriento (18° 55' N / 21° 51' Eo)

  • Melekui-lago
  • Dirke-lago
  • Ardiu-lago
  • Teli-lago (la plej granda kaj sala el inter la lagoj)
  • Abrome-lago
  • Hogu-lago
  • Diara-lago
  • Tarem-lago
  • Tibiĉei-lago
  • Boku-lago

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Satelita foto[redakti | redakti fonton]