La urbo Laguna, fondita en la 17a jarcento estis unu el la unuaj eŭropaj setlejoj ĉe la marbordo de la aktuala stato de Sankta Katarino. Ĝia regado estis pridisputita ĝis la fino de la18a jarcento inter Hispanio kaj Portugalio. En la 1830-aj jaroj Laguna estis la ĉefurbo de la Julia Respubliko (aŭ Respubliko Santacaterinense). La urbo famiĝis ankaŭ por esti la patrujo de Ana Maria de Jesus Ribeiro pli konata kiel Anita Garibaldi.