Ellezelles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lahamaide)
Ellezelles
municipo
municipo en Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Henegovio
Poŝtkodo 7890
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 922  (januaro 2016)
Loĝdenso 124 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 44′ N, 3° 40′ O (mapo)50.7333333333333.6666666666667Koordinatoj: 50° 44′ N, 3° 40′ O (mapo)
Areo 45,28 km² (4 528 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Ellezelles (Belgio)
Ellezelles (Belgio)
DEC
Ellezelles
Ellezelles
Situo de Ellezelles en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ellezelles [+]
vdr

Ellezelles (france: [EL'zel], nederlande Elzele) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 5922 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Ath.

Ekde 1977 la municipoj Lahamaide kaj Wodecq apartenas al Ellezelles, la ĉefa municipo.

Laŭ la retejo Ellezelles-On-Line (vidu suben), Ellezelles estas la naskiĝloko de la fikcia belga detektivo Hercule Poirot.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 13a jc. la areo estis konfliktejo inter Flandrio kaj la valona provinco Henegovio (fr.Hainaut). Tial la regiono estis ankaŭ nomata debatolando (fr. terre de débats).

Folkloro[redakti | redakti fonton]

En 1610 la loka sorĉistino Quintine estus pendigita kaj bruligita en Ellezelles. Por memorfesti tion ĉi ĉiujare ekde la fino de junio 1972 estas organizataj tn. 'sabatorgion'. Krome, oni povas trovi sorĉistinobildojn tra la tuta vilaĝo.

Turismaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la loka turisma informejo okazas krom portempaj ekspozicioj ankaŭ fiksan prezentadon per kiu oni estas gvidate perekrane tra la naturpejzaĵo 'Pays des Collines'[1] (lando de la montetoj), inkluzive de metiejoj kaj la loka historio de la vilaĝo. Laŭlonge de 'Le Sentier de l'Etrange' (la promenvojo de la strangeco) kiu longas ses kilometrojn, troveblas statuoj kaj skulptaĵoj, ĉefe pri la temo sorĉismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Le pays des collines" Arkivigite je 2018-08-02 per la retarkivo Wayback Machine [archive], sur www.pays-des-collines.be

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]