Lahti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lahtio)
Lahti
urbokomunumo • urbego • city or town or population centre • dua-nivela administra teritoria unuo

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 120 809  (2024) [+]
Loĝdenso 263 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 59′ N, 25° 39′ O (mapo)60.980380625.654988Koordinatoj: 60° 59′ N, 25° 39′ O (mapo) [+]
Alto 122 m [+]
Areo 459,5 km² (45 950 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Lahti (Finnlando)
Lahti (Finnlando)
DEC
Lahti
Lahti
Situo de Lahti

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lahti [+]
vdr


Lahti (finna elparolo: [ˈlɑhti], svede Lahtis, esperante Lahtio) estas urbo kaj municipo en la provinco Päijänne-Tavastio de Finnlando, sur la suda bordo de la lago Vesijärvi kaj 100 kilometrojn nordoriente de Helsinko. La longa terkresto Salpausselkä trapasas la centron de la urbo.

Lahtio estis fondita kiel urbo en 1905. La 30-an de septembro 2018 ĝi havis 119.730 loĝantojn[1], estante la oka plej granda urbo en Finnlando. Lahtio estas konata pro vintraj sportoj, simfonia orkestro, teatroj, internacia kunveno de verkistoj, mediprotekta industrio kaj industria fasonado.

La nomo de la urbo signifas 'golfo'. La blazono de la urbo prezentas trajnoradon ĉirkaŭatan de flamoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Mikael Agricola, la iniciatinto de la finna skribolingvo, en la parko Erkonpuisto en Lahtio.

Homoj ekloĝis en la regiono de la nuna Lahtio antaŭ dek mil jaroj, tuj post la Glaciepoko, kiam la regiono situis borde de maro. La unua dokumentita mencio de Lahtio estas el la jaro 1445, kiam ĝi estis malgranda vilaĝo en la paroĥo de Hollola.

La fervojo konstruita inter Riihimäki kaj Sankt-Peterburgo pasis sur la longa terkresto Salpausselkä kaj trapasis ankaŭ la vilaĝon Lahtio. Pro sia favora situo ĝi povis evoluigi lokan industrion. Kiam la fervojo pretiĝis en 1870, en Lahtio estis nur dek ok domoj, sed ĝi komencis rapide kreski kiel nodo inter la trajnaj kaj lagaj trafikvojoj. Lahtio fariĝis memstara municipo en 1878 kaj ricevis urborajtojn en 1905.

Post la sendependiĝo de Finnlando en 1917, komenciĝis la Interna milito, dum kiu la Ruĝa Gvardio okupadis Lahtion dum tri monatoj. Germanaj trupoj konkeris la urbon en aprilo de la 1918-a jaro, kaj la Blanka Gvardio starigis tie grandegan koncentrejon por 20 000 ruĝuloj kapitulaciintaj. La ruĝuloj estis grandnombre ekzekutitaj, ankaŭ virinoj. En la urbo troviĝas nun monumento de ruĝuloj-malliberuloj.

La urbo kreskis rapide nur post la Dua mondmilito, kiam en Lahtio ekloĝis rifuĝintoj el la regionoj kiujn Finnlando devis cedi al Sovetunio. Pluraj lernejoj kaj entreprenoj de Lahtio estis origine fonditaj en la urbo Viborgo kaj aliloke en tiu parto de Karelio, kiu nun apartenas al Rusio.

Dum la sekvaj jardekoj Lahtio iĝis konata kiel industria urbo, produktanta meblojn, vestaĵojn kaj hejmajn aparatojn. En la 80-aj kaj 90-aj jaroj, la industrio perdis siajn merkatojn en Sovetunio kaj la fabrikoj estis iom post iom translokitaj en landojn kun malpli altaj salajroj. La urbo klopodis diversigi la ekonomiajn aktivecojn, interalie allogante filiojn de universitatoj kiuj situis aliloke en Finnlando. En 1996 estis fondita la fakaltlernejo de Lahtio. Komence de la jaro 2019, Teknika Universitato de Lappeenranta eknomiĝis Teknika Universitato de Lappeenranta kaj Lahti.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Preĝejo de la Kruco[redakti | redakti fonton]

La luterana-kristana Preĝejo de la Kruco estis konstruita en 1978 kaj desegnita de la plej fama finna arĥitekto Alvar Aalto en stilo simpla, preskaŭ severa.

La urbodomo[redakti | redakti fonton]

La urbodomo de Lahtio

La urbodomo de Lahtio, konstruita en 1912, estis desegnita en secesia stilo de la arĥitekto Eliel Saarinen, la patro de la fama finna-usona arĥitekto Eero Saarinen.

La teatra kaj biblioteka domoj[redakti | redakti fonton]

La centro de plenkreskula edukado (arĥitekto: Arto Sipinen)

En parko apud la urbocentro troviĝas la arĥitekture interesaj domoj de la urba teatro (1983), la urba biblioteko (1990) kaj la centro de plenkreskula edukado (1987).

La skulptaĵa parko Lanupuisto[redakti | redakti fonton]

Lanupuisto (la parko de Lanu) troviĝas sur arboplena monteto inter la urbocentro kaj la haveno de Lahtio. En ĝi staras 12 grandaj betonaj skulptaĵoj de la artisto Olavi Lanu, kiuj prezentas homajn figurojn kvazaŭ kunfandiĝintajn kun naturaj ŝtonoj kaj arboj.

La haveno[redakti | redakti fonton]

Sibelius-domo kaj la haveno

La haveno de Lahtio ĉe la lago Vesijärvi kunigis siatempe la fervojajn kaj lagoŝipajn kursojn de Suda Finnlando. Ankoraŭ nuntempe eblas somere ekskursi per ŝipoj de Lahti ĝis la urbo Jyväskylä. Somere en la haveno funkcias ankaŭ multaj kafejoj kaj restoracioj, parto el kiuj estas en antikvaj ŝipoj.

La koncertejo Sibeliustalo[redakti | redakti fonton]

La koncertejo kaj kongresejo Sibeliustalo, ĉe la haveno, estis konstruita en 2000 laŭ la desegno de la arĥitektoj Hannu Tikka kaj Kimmo Lintula. La ĉefa salono estas plene el ligno, sed kovrita ekstere per vitro. Ĉiujare okazas festivalo honore al la mondfama komponisto Jean Sibelius[2].

La parko de moderna ligna arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Proksime de Sibelius talo troviĝas la parko de moderna ligna arkitekturo, kiu prilumas la historion de la haveno, la lignan sperton en Lahti kaj modernajn konstrumetodojn[3].

La radiomastoj kaj la radia-televida muzeo[redakti | redakti fonton]

La du radiomastoj sur monteto meze de la urbo fariĝis la simbolo de Lahtio. Ili estis konstruitaj en 1927 por disaŭdigi publikan radioprogramon en Suda Finnlando ankaŭ ekster la ĉefurbo Helsinko. La mastoj estas 150 metrojn altaj. En la iama konstruaĵo de la radiostacio troviĝas nun radia-televida muzeo.

La skisaltejoj kaj la skimuzeo[redakti | redakti fonton]

En la sporta centro de la urbo troviĝas tri skisaltejoj. La plej granda estas 80 metrojn alta. En ĝia supro estas belvidejo, kaj somere sub ĝi funkcias subĉiela naĝejo. Proksime al la skisaltejoj estas muzeo pri la historio de skioj kaj skiado.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Lahti[redakti | redakti fonton]

Isku Areena servos kiel kongresjo de la UK de Esperanto en 2019.
Isku Areena servos kiel kongresjo de la UK de Esperanto en 2019 kaj enhavas glacihokean stadionon, kiu estas la hejmstadiono de la loka profesia glacihokea teamo Lahti Pelicans.

Inter la 20-a kaj 27-a de julio 2019 en Lahtio okazis la 104-a Universala Kongreso de Esperanto sub la temo 'Vivanta naturo, floranta kulturo'[4].

Okaze de la kongreso la oficialaj turismaj ĉiĉeronoj de la urbo lernis iom da Esperanto por akompani la kongresanojn al turismaj lokoj[5].

Pri la Esperanto-movado en Finnlando: vidu detalojn sub Finnlando.

Naturprotektado[redakti | redakti fonton]

En Lahti troviĝas tri mondfamaj skisaltejoj.

Krom la multaj sportaj kluboj kaj diversaj aliaj asocioj menciindas la asocio Naturamikoj de Salpausselkä, kiu estas loka branĉo de Suomen luonnonsuojeluliitto (SLL), la plej granda ne-registara organizaĵo por medioprotektado kaj naturokonservado en Finnlando[6].

Naturamikoj de Salpausselkä organizas diversajn eventojn kaj rondirojn tra la naturo kaj promocias la konservadon de la naturo en kunlaboro kun aliaj naturkonservadaj organizoj[7].

Lahti havas ofertas ankaŭ bonajn biciklo-eblecojn[8].

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

La urbestro estas Pekka Timonen (2018)[9].

Transporto[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Lahti.
La stacidomo de Lahtio.

Lahtio ne havas flughavenon, sed eblas trajni aŭ aŭtobusi al Lahtio de la flughaveno Helsinki-Vantaa. Trajnveturo inter la centro de Helsinko kaj Lahtio daŭras 50–60 minutojn. Ankaŭ de la aŭtobusa stacio de Helsinko estas rektaj linioj al Lahtio.

Ĉe la fervoja stacio de Lahtio haltas la internaciaj trajnoj Allegro (de Sankt-Peterburgo) kaj Lev Tolstoj (de Moskvo). La stacidomo (Lahden rautatieasema) situas sude de la urbocentro, ĉe Mannerheiminkatu, 15[2].

LSL estas la regiona transporta servo. En la finna vikipedia artikolo Lahden seudun liikenne troveblas tabelo de la aŭtobusaj linioj.

En la urbo eblas ankaŭ lui biciklojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Blankvanga ansero estis nur migranta birdo, nun loĝanta: ĉi tie manĝas en parko de Lahti.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.lahti.fi/tietoa-lahdesta/tilastot-ja-tilastojulkaisut
  2. 2,0 2,1 Laĥti, urbo ĉe laga lando, La Vojaĝo, la 5-an de septembro 2018, alirite la 13-an de septembro 2018.
  3. (angla) Wood architecture park (mapo de kie la parko troviĝas)
  4. Kongresa temo, La 104-a universala kongreso de Esperanto en Lahtio.
  5. YouTube : 103-a UK – Lisbono 2018 – fragmento XVI – Tuomo, Jaija, Lauri kaj Mark Fettes - Curysgofre, kanalo de Ciro Gomes de Freitas
  6. (finna) Liisa Hulkko, Luonnon puolesta 80 vuotta(80 jaroj por la naturo), Suomen Luonnonsuojeluliitto, 3/2018.
  7. (finna) Tervetuloa Salpausselän luonnonystävät ry:n kotisivuille! sll.fi.
  8. (finna) Ina Ruokolainen, OPAS, itineroj (pdf Arkivigite je 2017-03-03 per la retarkivo Wayback Machine, 43 paĝoj)
  9. (finna) Lahesta, Pekka Timonen aloitti kaupunginjohtajana - "Lahden sielussa on hyvää karheutta, Uusi Lahti, la 31-an de aŭgusto 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]