Lai Ching-te
Aspekto
Lai Ching-te (ĉine 賴清德, pinjine: Lài Qīngdé, W.-G. Lai Chʻing-tê , Pe̍h-ōe-jī Loā Chheng-tek ; naskiĝis la 6-an de oktobro 1959 en Wanli), ankaŭ konata kiel William Lai , estas politikisto de la Demokrata Progresema Partio kaj ekde majo 2024, la aktuala Prezidanto de Respubliko Ĉinio (Tajvano) [1][2].
Lai servis kiel Vicprezidanto de Tajvano ekde la 20-a de majo 2020. Antaŭe, li servis kiel Urbestro de la urbo Tainan kaj Prezidanto de la Leĝdona Juano kaj tiel Ĉefministro de Respubliko Ĉinio (Tajvano) de fino de 2017 ĝis komenco de 2019. Lai Ching-te venkis en la prezidanta baloto en Tajvano la 13-an de januaro 2024, kiel la prezidenta kandidato de partio (DPP).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "China skeptic Lai Ching-te wins Taiwan's presidential election", CNBC, 13 January 2024. (angle)
- ↑ "China skeptic wins Taiwan presidency in snub to Beijing", POLITICO, 13 January 2024. (angle)

