Laikomovado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laikomovado estas proprainiciate fondita organizaĵo de laikoj. En kristanismo laikomovadoj ekzistas esence nur en la romkatolika eklezio, ĉar en ĝi la kontrasto inter klerikoj kaj laikoj estas plej forte reliefigita.

„Ekzistas du specoj de kristanoj – klerikoj kaj laikoj“, laŭvortas citaĵo el la mezepoka Decretum Gratiani. Tiu ĉi subdivido de la kristanoj en klerikoj kaj laikoj distingigis en la romkatolika eklezio du personostatojn, la oficiuloj (klerikoj) kaj la ceteraj kredantoj (laikoj). Ankaŭ la eklezia leĝaro (Codex Iuris Canonici) el 1917 ankoraŭ klare separas inter laikoj kaj klerikoj (pastroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Aparte fortan allogon havis kristanaj laikomovadoj en la mezepoko. Multaj homoj estis malkontentaj pri la eklezia savoproponoj. Tion kaŭzis inter alie la ĝenerale pli alta eduknivelo, pastra fuŝmastrumado je religiaj servoj, la voko al ekleziaj reformoj kaj la bezono, kiel religia laiko aktive kunformi la propran savoproceson. Je la turniĝo al la 13-a jarcento grandnombro da laikoj organiziĝis en propraj komunumoj. Ilia distingilo estis la vividealo de apostola vivo, al kiu apartenis libervola malriĉeco, studo de la biblio kaj laiko-prediko. La plej gravaj fruaj komunumoj estis Kataroj, Valdenanoj, Humilecanoj, Beginoj kaj Begardoj. Ĉar tiuj ĉi laikomovadoj baziĝis precipe sur la idealo de malriĉeco, ili ankaŭ nomiĝas malriĉeco-movadoj. La libervole elektita malriĉeco (surhavo de simplaj vestaĵoj, vivado de donacoj ktp) simbolis por ĉi tiuj laikoj la pretecon postsekvi la apostolojn. La privata studo de la biblio konsekvencis, ke ene de la laikomovadoj aperis novaj interpretaĵoj, kiuj igis ilin en konflikton kun la doktrino de la eklezio. Krom tio la prediko fare de laikoj trafis sur reziston de la eklezio, kiu rezervis la rajton prediki nur por la klerikaro. Libera permeso al predikado fare de laikoj estus fundamente pridemandanta la ekzistorajton de la eklezio. Tial tiu ĉi brulmarkis la laikomovadojn kiel herezularoj, precipe dum la Tria Laterana Koncilio en 1179, kaj persekutis ilin pli malfrue per rimedoj de la inkvizicio. Kelkaj laikomovadoj sukcesis en la 13-a jarcento akiri eklezian agnoskon kaj la staton de ordeno, ekzemple la Humilecanoj kaj iomete poste la Franciskanoj. La Dominikanoj kiel klerikmovado transprenis la apostolan vivmanieron kaj atingis per tio pli grandan sukceson je la militado kontraŭ la Kataroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herbert Grundmann: Neue Beiträge zur Geschichte der religiösen Bewegungen im Mittelalter. En: Herbert Grundmann: Ausgewählte Aufsätze, Band 1. Stutgarto 1976 (Monumenta Germaniae Historica. Schriften 25/1).
  • Herbert Grundmann: Religiöse Bewegungen im Mittelalter. Wiss. Buchges., Darmstadt 1970 (unua eldono de 1936), ISBN 3487000970 (represaĵo de 1972)
  • Adolf Martin Ritter, Hans-Martin Barth, Friedrich Wintzer: Art. Laie I. Kirchengeschichtlich II. Systematisch-theologisch III. Praktisch-theologisch. En: Theologische Realenzyklopädie 20 (1990), 378-399
  • Rolf Zerfaß: Der Streit um die Laienpredigt. Eine pastoralgeschichtliche Untersuchung zum Verständnis des Predigtamtes und zu seiner Entwicklung im 12. und 13. Jahrhundert. Freiburg (k.a.) 1974

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Valdenanoj, Dialogo interreligia, Pietismo, Komunumo de Sankta Egidio