Laissez-faire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Laissez-faire (franca prononco: [lɛsefɛʁ]; el france laissez faire) estas ekonomia sistemo en kiu transakcioj inter privataj grupoj de personoj estas liberaj el aŭ preskaŭ liberaj el ajna formo de ekonomia intervenismo kiel regularoj aŭ subvencioj. Kiel sistemo de pensaro, laissez-faire baziĝas sur la aksiomoj[1] ke individuo estas la baza unuo en la socio kaj havas naturan rajton al libero; ke la fizika ordo de naturo estas harmonia kaj mem-regulanta sistemo; kaj ke korporacioj estas kreitaĵoj de la ŝtato kaj tiel la cicitanoj devas rigardi ilin de proksime pro ties klinemo al la rompo de la Smith-a spontanea ordo.[2]

Tiuj aksiomoj konstituas la bazajn elementojn de la pensaro laissez-faire. Alia baza principo tenas, ke la merkatoj estu konkurencaj, regulo kiun la fruaj defendantoj de laissez-faire ĉiam emfazis.[1] Kun la celo maksimumi la liberon kaj permesi, ke la merkatoj mem-reguligu, la fruaj defendantoj de laissez-faire proponis impôt unique (ununuran imposton, laŭ nemoveblaĵoj, simile al Georgismo) por anstataŭi ĉiujn impostojn kiujn ili vidis kiel damaĝaj al la bonfaro punante la produktadon.[3]

Proponantoj de laissez-faire argumentas, ke por kompleta separado de la registaro disde la ekonomia sektoro.[4] La frazo laissez-faire estas parto de pli granda franclingva frazo kiu laŭvorte estas tradukebla al "lasu [ĝin/ilin] fari", sed en tiu kunteksto la frazo kutime signifas "lasu ĝin esti" kaj "lasu ĝin pasi."[5] Laissez-faire kapitalismo ekpraktikiĝis meze de la 18-a jarcento kaj estis plue popularigita per la verko de Adam Smith nome The Wealth of Nations.[6][7] Ĝi estis hegemonia ĉefe en Britio kaj en Usono en la 19a jarcento. Asocia kun kapitalismo en la komuna uzado, estas tamen ankaŭ ne-kapitalismaj formoj de laissez-faire, kiel kelkaj formoj de merkata socialismo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Gaspard, Toufick. A Political Economy of Lebanon 1948–2002: The Limits of Laissez-faire. Boston: Brill, 2004. ISBN 978-9004132597
  2. Adam Smith, Wealth of Nations, p. 52: "The exclusive privileges of corporations, statutes of apprenticeship, and all those laws which restrain, in particular employments, the competition to a smaller number than might otherwise go into them, have the same tendency, though in a less degree. They are a sort of enlarged monopolies, and may frequently, for ages together, and in whole classes of employments, keep up the market price of particular commodities above the natural price, and maintain both the wages of the labour and the profits of the stock employed about them somewhat above their natural rate."
  3. The Taxable Surplus of Land: Measuring, Guarding and Gathering It. Arkivita el la originalo je 10a de Majo 2015. Alirita 9a de Decembro 2014.
  4. Quick Reference Handbook Set, Basic Knowledge and Modern Technology (reviziita) de Edward H. Litchfield, Ph.D
  5. "Laissez-faire", Business Dictionary.
  6. Edward H. Litchfield. "Quick Reference Handbook Set, Basic Knowledge and Modern Technology" (reviziita eld.).
  7. Adam Smith. Alirita 12a de Aprilo 2020.