Laistrigonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laistrigonoj ĵetas ŝtonojn kontraŭ ŝipoj de Odiseo (murpentraĵo el la 1-a jarcento a.K.)

Laistrigonoj (greke Λαιστρυγόνες, latine Laestrygones) estas en la helena mitologio popolo de grandegaj sovaĝaj kanibaloj.

Kiam la Itaka reĝo Odiseo vojaĝis revene el la Troja milito, haltis kun siaj dek du ŝipoj sur insulo Sicilio kaj albordiĝis ĉe la okcidenta bordo. Tie atendis lin grava danĝero kaj pereo.

Laistrigonoj estis etno de kanibalaj gigantoj, kies gentestro aŭ reĝo Antifato, malgraŭ ĉiu singardemo de Odiseo kaj liaj kunuloj, surprize atakis maristojn kaj unu el ili tuj mortigis kaj pretigis por manĝado. La ŝipojn gigantoj tuj serĉtrovis kaj superŝutis per ŝtonoj, por ke ili ne estu pretaj por navigado. Poste ili iris suben sur plaĝon kaj plu mortigadis maristojn kaj preparadis regalfeston.

Odiseo sukcesis savi ununuran ŝipon kun malgranda resto da ŝipanoj, kiuj respiriĝis nur fore sur la vasta maro kaj dankis al dioj por sia savo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Laistrygonové en la ĉeĥa Vikipedio.