Laives (Supra Adiĝo)
Laives | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo |
Provinco | BZ Bolzano |
Geografia situo | 46° 26′ N, 11° 20′ O (mapo)46.43333333333311.333333333333Koordinatoj: 46° 26′ N, 11° 20′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 258 m |
Areo | 24 km² |
Loĝantaro | 18 162 (2023) |
Loĝdenso | 753 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Pineta, La Costa kaj San Giacomo |
Najbaraj komunumoj | Bolzano, Branzoll, Deutschnofen kaj Vadena |
Patrono | Sankta Antonio kaj Sankta Nikolao |
Festa tago | 5-a de junio |
Nomo de loĝantoj | laivesotti (itale) |
Poŝtkodo | 39055 |
Imposta kodo | E421 |
Kodo laŭ ISTAT | 021040 |
Telefona prefikso | 0471 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Laives ['lajves] (germane: Leifers) estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 18 162 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Bolzano-Bozen, Branzoll, Deutschnofen kaj Pfatten-Vadena.
Malgraŭ ke la tuta regiono estas je granda plimulto germanlingva, la komunumo Leifers respektive Laives post la najbara provinca ĉefurbo Bolzano nun estas la dua plej forte per itallingvanoj loĝata urbo de Supra Adiĝo. La nuna loĝantaro laŭ denaska lingvo kaj deveno divideblas al kvin grupoj:
- la tradicia germanlingva grupo
- la tradicia itallingva grupo (historia itallingva malplimulto en la relative malmonta plej suda parto de Sudtirolo
- la en la lastaj jardekoj almigrinta germanlingva grupo (plejparte el la resta Supra Adiĝo)
- la laŭ nombro plej granda grupo de same en la lastaj jardekoj almigrintaj itallingvaj civitanoj, el kiuj multaj el suda Italio per laborpostenoj estis vokitaj al Bolzano, kaj de tie poste translokiĝis al la najbara komunumo
- kaj alvenintoj el aliaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio plus almigrintoj el pliaj landoj (plejparte balkanaj landoj kaj fuĝintoj el arabaj ŝtatoj)
Laŭ la censo de 2011, 71,50 procentaĵoj de la urbanoj kalkuliĝas denaske itallingvaj, 27,99 % kalkuliĝas denaske germanlingvaj kaj 0,51 % denaske ladinlingvaj. [1]
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- Johann Christoph von Liechtenstein-Kastelkorn, episkopo de Chiemsee