Lajos Őze
Aspekto
Lajos Őze | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1935 en Szentes |
Morto | 21-an de oktobro 1984 (49-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Pulma kancero |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-7-44 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1956) |
Familio | |
Infano | Áron Őze |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lajos Őze [lajoŝ Oze], hungare Őze Lajos, Esperante Ludoviko Őze estis hungara aktoro.
Lajos Őze naskiĝis la 27-an de aprilo 1935 en Szentes - mortis la 21-an de oktobro 1984 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Őze ricevis diplomon en aktora ĉeflernejo en 1956. Li poste komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Miskolc). En 1959 li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie ĝismorte li restis. Li ricevis premion Kossuth en 1990 (post la morto), pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memorŝtono en Budapeŝto, kie ofte li lernis la rolojn
- kinejo en Szentes
Liaj roloj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- kinejaj filmoj inter 1955-1985, ekzemple Dudek horoj (filmo), Malvarmaj tagoj, 1966; La atestanto - kamarado Virág 1969
- televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1966-1986, ekzemple Rózsa Sándor (Sándor Rózsa), 1971; Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post unu horo), 1971
- diversaj teatraj roloj, ekzemple József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Biberach, Tiborc