Lajos Bólya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Bólya
Persona informo
Naskonomo Feisthammel Lajos
Naskiĝo 9-an de januaro 1905 (1905-01-09)
en Klížska Nemá
Morto 19-an de majo 1978 (1978-05-19) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Komenio en Bratislavo vd
Familio
Infanoj Péter Bólya vd
Profesio
Okupo juristo • poeto • lerneja majstro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lajos Bólya [lajoŝ bOja] (Feisthammel), laŭ hungarlingve kutima nomordo Bólya Lajos estis hungara juristo, profesoro, poeto.

Lajos Bólya [1] naskiĝis la 9-an de januaro 1905 en Hungara reĝlando en Kolozsnéma (nuntempa Klížska Nemá en Slovakio). Li mortis la 19-an de majo 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Bólya inter ambaŭ mondomilitoj apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis universitatojn en Prago kaj Bratislavo inter 1925–1929, li akiris juran diplomon en Universitato Komenský en 1935. Tiutempe li estis aktiva membro de la hungara kultura movado. Post siaj studoj li havis postenon en la distrikta administrado 3 jarojn, poste li rehungariĝis pro la Unua Viena Arbitracio. Post la 2-a mondmilito li helpis tiujn hungarojn, kiuj trude estis translokigitaj al rest-Hungario. Ekde 1953 li instruis en Scienca Universitato de Szeged kiel docento. Li estis katedrestro inter 1957 kaj 1966, dekano kaj rektoro en 1957, en la sekva jaro vicrektoro. Li pensiuliĝis en 1966. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fel-égetett hidak (1930) - poemaro
  • Örömriadó (1935) - poemaro
  • Az ügyész a bűnperben. I–II. (1948) - tradukitaj juraj studoj
  • Büntető eljárási jog. 1–2. (1952–1953) - studenta lernolibro
  • A tárgyalás bírósági előkészítésének formáiról, alanyairól és egyéb eljárási szabályairól a büntetőeljárásban (1958)
  • A biztosító és kényszerítő intézkedések rendszere a büntetőeljárásban (1964)
  • A törvényesség kérdései a büntetőeljárásban (1970)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.