Lajos Bella

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos BELLA [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bella Lajos estis hungara arkeologo, kavernisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1926).

Lajos Bella

Lajos Bella [1] naskiĝis la 29-an de decembro 1850 en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 8-an de julio 1937 en Sződliget.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Bella frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Pest (urbo). En 1876 li ekinstruis en Sopron, kie li faris ankaŭ arkeologiajn esplorojn en la ĉirkaŭaĵo. Post la emeritiĝo li laboris 12 jarojn en Hungara Nacia Muzeo. Li iniciatis la sciencajn kavernoesploradojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Prähistorische Funde in der Umgebung von Oedenburg in Ungarn 1891
  • A magyar barlangkutatás az 1916. évbenDie ungarische Höhlenforschung im Jahre 1916. (La hungara kavernoesplorado en 1916) 1917
  • Az őskor embere és kultúrája különös tekintettel hazánkra (Homo de la pratempo ĉefe en nia lando) 1921

Fontoj[redakti | redakti fonton]