Lajos Bernát Kumorovitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Lajos Bernát Kumorovitz [lajoŝ kumorovic], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kumorovitz L. Bernát estis hungara pastro, historiisto, arkivisto, membro de Hungara Scienca Akademio (1945).

Lajos Bernát Kumorovitz [1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1900 en Hungara reĝlando en Ötösbánya (nuntempa Rudňany en Slovakio). Li mortis la 22-an de februaro 1992 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Kumorovitz aliĝis al premonstratoj en 1918, poste li lernis teologion. Li pastriĝis kaj prenis la nomon Bernát en 1923, poste li plulernis en Universitato Pázmány Péter, kie li ricevis 2 diplomojn en 1928. Inter 1926-1948 li instruis en gimnazio de Gödöllő, ekde 1934 ankaŭ en la universitato. En 1938 li esploris en Italio. En 1950 la premonstratoj estis forigitaj, Kumorovitz devis esti simpla laboristo. Post la revolucio en 1956 li ekhavis postenon en muzeo, ekde 1959 eĉ li rajtis instrui en la universitato. Li okupiĝis precipe pri sigeloj, blazonoj kaj dokumentoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A specialis praesentia regia pecséthasználata Zsigmond korában (1937)
  • A magyar pecséthasználat története a középkorban (Historio de la hungara sigelouzado dum la mezepoko), (1944, 1993)
  • Veszprémi regeszták 1301–1387 (1953)
  • A magyar közép- és nagycímer kialakulása (Estiĝo de la hungara mez- kaj grandblazono), (1965)
  • Budapest történetének okleveles emlékei I–III (1987–1988)

Fontoj[redakti | redakti fonton]