Lajos Beszédes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Beszédes

Lajos Beszédes
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de marto 1898(nun 1898-03-15)
en Hungario Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 6-an de novembro 1984
en Usono King of Prussia (Pensilvanio, Usono)
Ŝtataneco Hungario
vdr

Lajos Beszédes [lajoŝ besEdeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beszédes Lajos estis hungara skolto, instruisto, notario.

Lajos Beszédes[1] naskiĝis la 15-an de marto 1898 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 6-an de novembro 1984 en King of Prussia (Pensilvanio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Beszédes skoltiĝis dum la gimnaziaj jaroj en sia naskiĝurbo en 1913. Li batalis dum la 1-a mondmilito inter 1916-1918, poste li jam apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li akiris diplometon pri notario kaj li laboris en Lednické Rovne, kie li okupiĝis ankaŭ pri skoltismo. Li redaktis hungarlingvajn skoltajn gazetojn. En la 1930-aj jaroj li estis grava figuro de la skoltismo en Ĉeĥoslovakio, samtempe de la ĉeĥoslovakiaj hungaraj skoltoj. Tiutempe li edziĝis kaj filino naskiĝis. Post la Unua Viena Arbitracio li rehungariĝis kaj estis ĉefnotario en Guta (tiam en Hungario). Samtempe li estis fervora skolto. En 1945 li rifuĝis kun la familio al Bavario, post 4 jaroj ili translokiĝis al Usono. Li instruis ceramikoteknikon en en:Boys Town, Nebraska, samtempe li estis ankaŭ skolto. Li ricevis kelkajn hungarajn kaj usonajn premiojn.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • 1941 Komárom vármegye Évkönyve az 1941. évre (1941)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo "Beszédes Lajos" por skoltoj
  • samnoma skolta taĉmento

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]