Lajos Bodola (geodeziisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lajos Bodola (geodeto))
Saltu al: navigado, serĉo

Lajos BODOLA [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bodola Lajos estis hungara geodeto, inĝeniero, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1905).

Lajos Bodola [1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1859 en Italio, en Sampierdarena. Li mortis la 28-an de junio 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio de Lajos Bodola venis al Hungara reĝlando en 1879. La juna Lajos frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li ekinstruis en la universitato. En 1888 li ekhavis diplomon pri privata instruisto, baldaŭe li akiris pli altajn instruistajn rangojn. Li emeritiĝis en 1912 (dum la pli fruaj jaroj li estis rektoro). Li interesiĝis ne nur pri geodezio, sed ankaŭ pri matematiko, fiziko, mekaniko, astronomio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Útmutatás magasságmérésekre (1888)
  • Az elsőrendű háromszögelési szögmérésekről (1888)
  • A prizmatikus tükörrendszerekről és a háromélű prizmáról, különös tekintettel a szögkitűzésre (1893)
  • A mérési hibák elmélete és a legkisebb négyzetek módszere (1905)

Fontoj[redakti | redakti fonton]