Lajos Dorkota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Dorkota
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1958 (1958-07-19) (65-jaraĝa)
en Dunaújváros
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Lajos Dorkota [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dorkota Lajos estis hungara advokato, ŝtata oficisto kun alta posteno, parlamenta deputito.

Lajos Dorkota[1] naskiĝis la 19-an de julio 1958 en la iama Sztálinváros (nuntempa Dunaújváros).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Dorkota maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1976, poste li akiris juran diplomon en Universitato Janus Pannonius en 1981. Post 2 jaroj li akiris advokatan diplomon. Inter 1981-1987 li havis juran postenon en ferfabriko de Dunaújváros, poste en aliaj laborejoj. En 1992 li malfermis propran advokatan atelieron. Pli frue en 1990 li estis deputito en la municipo, iom poste vicurbestro. Inter 1998 kaj 2013 li estis parlamentano de Fidesz, inter 2013-2020 li estis oficejestro pri la hungara energio. Li ricevis premiojn en 2007 kaj 2011. Li havis edzinon, kiu naskis filinon, en 2011 li vidviĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]