Lajos Fialovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Fialovszky
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1898 (1898-11-18)
en Zrenjanin
Morto 17-an de marto 1987 (1987-03-17) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ludovica Military Academy • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo universitata instruisto • soldato
vdr

Lajos Fialovszky [lajoŝ fialovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fialovszky Lajos estis hungara oficiro, geodeto, profesoro, armeinĝeniero.

Lajos Fialovszky [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1898 en Hungara reĝlando en Nagybecskerek (nuntempa Zrenjanin en Serbio). Li mortis la 17-an de marto 1987 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Fialovszky frekventis militakademion en Budapeŝto, inter 1916 kaj 1918 li batalis en la 1-a mondmilito. Li laboris en armea instituto ĝis 1937, sed li esploris ankaŭ en Zuriko (1922), Parizo (1925), Vieno (1933). Li akiris armeinĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1932. Inter 1937 kaj 1940 li havis postenon en ministerio pri industrio, poste en diversaj fabrikoj. Post la 2-a mondmilito li laboris en la defenda ministerio kiel kolonelo. Li aĝis 50. kiam li edziĝis, baldaŭe havanta 2 filojn. Tiam li okupiĝis 2 jardekojn pri geodeziaj mezuriloj en fabriko en rango ĉefinĝeniero. Li instruis en kampuso en Sopron inter 1955-1959, en la teknikuniversitato ekde 1961. En 1951 li doktoriĝis en la universitato, li kandidatiĝis en Hungara Scienca Akademio en 1955, poste samloke doktoriĝis en 1961. Li aĝis 72, kiam laŭjure li pensiuliĝis, tamen li estis aktiva ĝis sia aĝo 85.

Pro la politiko li estis arestita trifoje: 1941, 1949, 1957, sed poste ĉiam ĝi nuliĝis. Li tre ŝatis pianludadi. En 1976 li ricevis memormedalon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Geodéziai Műszerek (1979), poste dufoje angle Surveying Instruments and their Operational Principle, ĝi estas fundamenta verko en pluraj universitatoj
  • A geodéziai műszerekről (1952)

Fontoj[redakti | redakti fonton]