Lajos Hegedűs (teatrestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Hegedűs
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1818 (1818-04-18)
en Kisújszállás
Morto 18-an de julio 1860 (1860-07-18) (42-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Lina Bodenburg vd
Profesio
Okupo teatra produktoro • aktorodramaturgotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lajos Hegedűs [lajoŝ hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedűs Lajos estis hungara aktoro, teatrestro, dramisto, reĝisoro. Lia edzino estis Lina Bodenburg.

Lajos Hegedűs [1] Arkivigite je 2017-02-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 18-an de aprilo 1818 en Kisújszállás, li mortis la 18-an de julio 1860 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Hegedűs frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Debrecen. Li interrompis la lernadon kaj li aliĝis al trupo de Lajos Fáncsy. Li estis tie membro inter 1836-1838, poste en trupo de Dávid Kilényi inter 1838-1840. En la 1840-aj jaroj li daŭris la aktoradon, kiel migranta aktoro, eĉ li estis teatrestro en Hungara Teatro en Kassa en 1844, en Győr en la sekva jaro. Inter 1851-1853 li apartenis al Nacia Teatro de Pest, denove inter 1858–1859. Liaj dramoj (ankaŭ tradukitaj) estis prezentitaj en la Nacia Teatro. Li mortis pro depresio, ĉar lia edzino (same aktoro) frue mortis.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj dramoj[redakti | redakti fonton]

  • A hazatértek (1851)
  • Bíbor és gyász (premiita dramo, 1856; germane post 2 jaroj)
  • Róma leánya (1859)
  • A kaméliás hülgy, origine La dame aux camélias - tradukaĵo de Alexandre Dumas (filo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.