Lajos Kocsis (futbalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Kocsis
Personaj informoj
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Lajos Kocsis [lajoŝ koĉiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kocsis Lajos estis hungara futbalisto (avanulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.

Lajos Kocsis[1][2] naskiĝis la 17-an de junio 1947 en Szeged, li mortis la 9-an de oktobro 2000 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Kocsis futbalis en 2 lokaj junularaj teamoj inter 1958-1964, poste jam en plenkreska provinca futbalklubo (1965). Li apartenis al teamo de Budapest Honvéd FC inter 1967 kaj 1977. Li estis tie en 263 matĉoj kun 91 goloj. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono trifoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1969-1975 33-foje kun 7 goloj. En la Somera Olimpiko 1968 lia nacia teamo ricevis ormedalon, en la sekva olimpiko arĝentan medalon. Li akiris trejnistan diplomon en 1976 en Gimnastika Altlernejo, en 1982 restoraciestran diplomon en alia altlernejo. Li estis trejnisto ĉe 2 teamoj (1997-1998). Li frue mortis pro kormalsano.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Szeged (2017) [1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]