Lajos Kovács (geologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Kovács
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1908 (1908-06-14)
en Csákvár
Morto 24-an de junio 1978 (1978-06-24) (70-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geologo
vdr

Lajos Kovács [lajoŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Lajos estis hungara geologo, profesoro.

Lajos Kovács [1] naskiĝis la 14-an de junio 1908 en Csákvár. Li mortis la 24-an de junio 1978 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Kovács doktoriĝis en 1931, poste en la sekva jaro li akiris pedagogian diplomon en Universitato de Debrecen. Inter 1930 kaj 1933 li instruis samloke aŭ en la apuda universitata instituto, poste en altlernejoj en Nyíregyháza kaj Debrecen. Li estis nomumita privata profesoro en 1944 en Universitato Horthy Miklós, poste institutestro inter 1945–1949, baldaŭ docento en kampuso en Sopron, fine universitata profesoro en Universitato de Miskolc (1966-1976). En 1958 li kandidatiĝis. Li multe okupiĝis pri geologiaj mapoj ĉefe pri Bakony, Mecsek, Montaro Villány.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az északi Bakony liászkorú Ammoniteszeinek monográfiája (1941)
  • A Föld és az élet története (1951) - studenta lernolibro
  • Magyarország regionális földtana (1967) - studenta lernolibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]