Lajos Kozma (arkitekto)
Lajos Kozma | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fuchs Lajos |
Naskiĝo | 8-an de junio 1884 en Kiskorpád |
Morto | 26-an de novembro 1948 (64-jaraĝa) en Budapeŝto, ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-2-1 ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1902–1906) ![]() |
Familio | |
Infano | Susan Kozma-Orlay (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto verkisto fasonisto grafikisto grafikartisto ![]() |
Lajos Kozma [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozma Lajos estis hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, fasonisto, grafikisto, ilustristo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Fuchs.

Lajos Kozma [1] naskiĝis la 3-an de junio 1884 en Kiskorpád, li mortis la 26-an de novembro 1948 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Kozma devenis el juda familio. Li studis arkitekturon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József inter 1902 - 1906. Liaj Liaj plej gravaj instruistoj estis Vince Wartha, Frigyes Schulek kaj Jenő Radisics. Post la diplomo li aliĝis al tiuj modernismaj arkitektoj, kiuj ĉerpis motivojn el la popola arto. En la jaroj 1909 kaj 1910 li lernis pentradon helpe de stipendio apud Henri Matisse. Inter 1910 kaj 1913 li laboris en firmao de Béla Lajta, poste li establis propran firmaon pri fasonadoj kaj arkitektaj laboroj pri internaj spacoj. En tiuj jaroj li ankaŭ ilustris librojn kaj kreis grafikaĵojn. En 1913 li ekinstruis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis nomumita universitata instruisto, tial post la falo li iomete estis neglektita. En la 1930-aj jaroj li estis konata arkitekto. En 1946 li denove ekinstruis en la Industriarta Altlernejo, post 2 jaroj li jam estis rektoro. Ekde 1947 li instruis ankaŭ en la Teknikuniversitato.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1911, 1948)
Elektitaj planitaj domoj
[redakti | redakti fonton]-
loĝdomo en Budapeŝto
-
loĝdomo en Budapeŝto, 1933
-
loĝdomo en Budapeŝto, 1933
-
familia domo, 1934
-
feriejo en Budapeŝto
-
loĝdomo en Budapeŝto
-
kinejo
-
loĝdomo en Budapeŝto
-
loĝdomo en Budapeŝto
-
loĝdomo en Budapeŝto
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Signetkönyv, 1925
- Möbel und Baukunst, 1926
- Templom és iskola, 1929
- Das Neue Haus, 1939
- Az írás stílusváltozásai az építészet megvilágításában, 1943
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-01-09 per la retarkivo Wayback Machine