Lajos Lévai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

LÉVAI Lajos [pr. le:vai] estis hungara verkisto, ĵurnalisto nasikiĝinta en Kolozsvár la 27-an de junio 1894 kaj mortinta la 7-an de junio 1974 en Odorheiu Secuiesc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Lévai abiturientiĝis en Reformita Kolegio de sia naskiĝurbo (1913). Li devis interrompi siajn universitatajn studojn pro la unua mondmilito. Post la milito li instruis en Făgăraş, en sia iama lernejo en Kluĵo, en Petroşani (1918-26). Li havigis dume diplomon de instruisto pri historio-geografio (1923) kaj la filologian doktoradon en Szeged (1926). Li instruis ĝis sia pensiuliĝo en Odorheiu Secuiesc en la reformita porinstruista lernejo (ĝis 1940), resp. en kolegio li estis direktoro inter 1946-1948.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Petrozsény települése (Székelyudvarhely 1927);
  • A szakadék szélén (porjunulara romano, Kv. 1933);
  • Székelyföldi képek (Kv. 1934);
  • Székely betlehemi játék és lakodalmi ének (Székelyudvarhely 1935);
  • Lengyelfalva monográfiája (Székelyudvarhely 1935);
  • A Székely Dalegylet emlékkönyve (Székelyudvarhely 1938);
  • Bálványosvára (historia dramo en 5 aktoj, Székelyudvarhely 1940);
  • Székelyföldi kistükör (Bp. 1941);
  • Hát érdemes volt? (unuakta muzika teatraĵo, Székelyudvarhely 1941);
  • Buzogány és felesége (unuakta muzika teatraĵo. Székelyudvarhely 1941);
  • Becsülettel és akarattal (porjunulara romano, Bp. 1942);
  • Parabolák (rakontoj, Székelyudvarhely 1943);
  • Egy székelyföldi iskolamester levelei (porjunularaj legaĵoj, Székelyudvarhely 1943);
  • Egy pesti diák utazása Erdélyben (Bp. 1943);
  • Életem, emlékeim, fényképeim... (1970. Manuskripto).

Fontoj[redakti | redakti fonton]