Lajos Makó
Lajos Makó [lajoŝ makO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Makó Lajos estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, tradukisto.
Lajos Makó [1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1854 en Debrecen, li mortis la 12-an de novembro 1908 en Szeged.
Enhavo
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Makó frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj Rozsnyó, poste li estis soldato unu jaron. Li debutis en 1876 en Pécs. Inter 1877 kaj 1882 li estis membro en teatra koruso en Budapeŝto. En la sekvaj jaroj li ricevis rolojn en gravaj provincaj kaj ĉefurbaj teatroj. Li estis teatrestro en Budapeŝto en 1886, trifoje en Nacia Teatro (Szeged) (1889–1892, 1895–1899, 1905–1908), en la ne menciitaj tempoj en aliaj provincaj teatroj. En 1908 li prezentis unua en Hungario teatraĵon Rostand: Cyrano de Bergerac (la ĉefrolanto estis Imre Pethes). Lia edzino estis dancistino.
Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]
- József Katona: Bánk bán - Tiborc
- Robert Planquette: Les cloches de Corneville - Gaspar
- Molière: L' Avarulo - Harpagon
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Giacomo Puccini: Tosca - tradukaĵo kaj aliaj 40 tradukaĵoj
- Gyevi Anna - teatraĵo
Iamaj membroj de trupo de Makó (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Péter Andorffy
- Ede Bánáti
- Lajos Bónis
- Valéria Czikle
- Mór Fenyéri
- István Fóriss
- Aranka Hahnel
- Péter Mezei
- Lajos Palágyi (aktoro)
- Gizella Szerémy
- Szeréna Sziklai
- Gizella Uti
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- busto en Nacia Teatro (Szeged) (1910) [2]
- premio "Makó Lajos" de 1984