Lajos Pásztorniczky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Pásztorniczky [lajoŝ pAstornicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pásztorniczky Lajos estis hungara inĝeniero, profesoro.

Lajos Pásztorniczky [1] naskiĝis la 24-an de marto 1925 en Ĉeĥoslovakio en Drahňov. Li mortis la 17-an de majo 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Pásztorniczky apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li akiris diplomon en Teknika Universitato de Budapeŝto en 1950. Post siaj studoj li laboris en telekomunika instituto. En 1959 li komencis instrui en la menciita universitato, kie en 1962 li estis nomumita docento. En 1961 li kandidatiĝis. Inter 1963 kaj 1966 li estis vicdekano, ekde 1963 ĝis sia morto li estis katedrestro. Li okupiĝis pri duonkonduktaĵoj kaj tekniko pri impulsoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Félvezetős impulzustechnika (Áramkörök) (1940)
  • Rádióvételtechnikai áramkörök tranzisztorokkal (Egyes fokozatok tervezése) (1959)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.