Lajos Rápolthy
Lajos Rápolthy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1880 en Odorheiu Secuiesc |
Morto | 25-an de oktobro 1954 (74-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • medalisto |
RÁPOLTHY Lajos (pro. ra:polti) estis hungara skulptisto, medalartisto naskita en Székelyudvarhely la 15-an de marto 1880 kaj mortinta en Budapeŝto la 25-an de oktobro 1954.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Rápolthy studis en Lernejo de Industriarto kaj en majstrolernejo de Alajos Stróbl. Li faris precipe skulptaĵportretojn, kiujn li ekspoziciis de 1912 en Arthalo Budapeŝto. Dum kelke da jaroj li estis instruisto de artakademio de Ankara kaj li modelis la portreton de paŝao Kemal. Li estis kreinto de pluraj artmedaloj kaj platetoj.
Ĉefaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Busto de Michelangelo en Carrara, Pietà de katedralo de Szombathely,
- Reliefo de József Ürményi en Szeged
- Knabo Akvoverŝanto en vojo de Cegléd de Bp..