Lajos Rotter

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Rotter [lajoŝ roter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rotter Lajos estis hungara inĝeniero, piloto.

Busto pri Lajos Rotter

Lajos Rotter [1] naskiĝis la 18-an de julio 1901 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de oktobro 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Rotter frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, jam dum lernado li serioze okupiĝis pri la flugmaŝinoj. Li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1923. Jam en 1921 li fondis studentan pilotan asocion. Post la diplomo li partoprenis en fondo de uzino pri flugmaŝinoj. Post diversaj provoproduktoj la uzino bankrotiĝis, sed Rotter helpe de franca licenso produktis flugmaŝinojn.

Lajos Rotter
Lajos Rotter flugas

Li ankaŭ esploris la aeromovojn en Budapeŝto, li trovis konvenan lokon ĉe Monto Hármashatár por la malgrandaj flugmaŝinoj. En 1933 okaze de skolta mondrenkontiĝo li prezentis sukcesan glisilon. En la sekva jaro li flugis pli ol 24 horojn super Budapeŝto. En 1936 li neoficiale partoprenis en la Somera Olimpiko 1936, kie li flugis inter Berlino kaj Kiel (336 km - preskaŭ 4 horoj), tiu flugo estis monda rekordo. Post la Olimpiko li ricevis oran ringon kaj li havis postenojn en Budapeŝto en diversaj fabrikoj.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]