Lajos Schedius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Schedius
Persona informo
Naskonomo Johann Ludwig von Schedius
Naskiĝo 20-an de decembro 1768 (1768-12-20)
en Győr
Morto 12-an de novembro 1847 (1847-11-12) (78-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungaragermanalatina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dramaturgo • aesthetician • universitata instruisto • filozofo • bibliografo • filologo
vdr

Lajos Schedius [lajoŝ ŝedius] aŭ Ludwig Schedius laŭ hungarlingve kutima nomordo Schedius lajos estis hungara filologo, esteto, redaktoro, dramaturgo, geografiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Lajos Schedius

Lajos Schedius naskiĝis kiel Ludwig Schedius la 20-an de decembro 1768 en Győr. Li mortis la 12-an de novembro 1847 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Schedius devenis el germana luterana familio. Li frekventis universitaton en Göttingen inter 1788-1791, poste li instruis en Reĝa Universitato de Pest dum 50 jaroj. Li estis dekano en 1809, rektoro en la studjaro 1834. Li verkadis precipe latine kaj germane, sed kiel germano, li apogis la hungaran kulturon. Li havis bonajn kontaktojn kun kremo de la hungara literatura vivo. Li redaktis diversajn periodaĵojn, ekzemple Zeitschrift von und für Ungern. En la 1790-aj jaroj li estis ankaŭ dramaturgo de hungara teatra trupo, baldaŭ li havis postenon en germanlingva teatro. Li apogis eldonon de Mappa Generalis Regni Hungariae, poste li partoprenis en la sekva eldono kun multe da aldonoj. En 1806 li strebis pri la luteranaj lernejoj. Li estis ankaŭ framasono.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Principia Philocaliae seu doctrina pulcri (1828)
  • Magyar ország’, Horvát, Tót, Dalmát és Erdély országok’, a Tengermellék és a Végőri vidékek, közönséges pósták és útak földabrosza az Ausztriai Tsászárság határos tartomány részeivel együtt a legjobb kútfőkből merített, a legbíztosabb előadások szerént ki adák Schedius Lajos k. tanácsos, Magy. Kir. Egyetemb. Professzor és Blaschnek Sámuel földmérő Pesten (1833-1838)
  • Systema rei scholasticae evangelicorum (1806)

Fontoj[redakti | redakti fonton]