Lajos Szélyes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZÉLYES Lajos [se:jeŝ lajoŝ] hungara bestokuracisto, universitata profesoro. Li naskiĝis en Felsőboldogfalva la 8-an de decembro 1885 kaj mortis en Budapeŝto la 15-an de julio 1963.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Szélyes havigis la diplomon en la Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1909, pli poste li laboris en la epidemia laboratorio. Ĉe la Phylaxia Szérumtermelő Rt. (1912) li estis ĝis 1952 bestkuracisto, sekciestro kaj fine teknika direktoro. Ekde 1928 li estis universitata privatprofesoro kaj lekciisto en la Veterinara Altlernejo, inter 1940 kaj 1946 en la agrikultura sekcio de la Universitato József Nádor, inter 1949 kaj 1952 li estis invitita lekciisto. En tiu universitato li organizis la katedron pri la bestsanafero kaj bestkuracado en 1952 kaj li estis ĝis sia pensiuliĝo universitata profesoro (1959).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Állatkórtan és hygiene (jegyzet, Bp., 1950);
  • Az állati betegségek közegészségügyi vonatkozásai (Bp., 1955);
  • Állategészségtani ismeretek (Bp., 1957).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sz. L. (Mezőgazdasági Mérnök, 1963. szept. 19.);
  • Az Agrártudományi Egyetem Emlékkönyve (1945–1970) (Bp., 1970).

Fontoj[redakti | redakti fonton]