Lajos Szilassi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Szilassi
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1942 (1942-12-10) (81-jaraĝa)
en Szentes
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de SzegedScienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Lajos Szilassi [lajoŝ silaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilassi Lajos estas hungara matematikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Pluredro de Szilassi

Lajos Szilassi[1] naskiĝis la 10-an de decembro 1942 en Szentes.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Szilassi akiris pedagogian diplomon en instituto de Scienca Universitato Attila József en 1966. Post siaj studoj li instruis matematikon 6 jarojn en mezlernejo, poste li revenis al la instituto. Li doktoriĝis en la universitato en 1978, li atingis la instruan rangon docento en 1981, li doktoriĝis (Ph.D.) en 2006. En la sekva jaro li pensiuliĝis. Li okupiĝis pri geometrio kaj li profitis la komputilan teknikon por prezenti diversajn geometriajn formojn. La en:Szilassi polyhedron (toroida pluredro kun sep sesangulaj edroj) estas nomita laŭ li.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Páronként szomszédos lapokkal határolt poliéderek (disertaĵo, 1977)
  • Extremális tulajdonságú toroidok (1983)
  • A computer-aided Demonstration of the Poincare model of hyperbolic geometry (1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]