Lajos Szimonidesz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Szimonidesz
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1884 (1884-11-04)
en Pusztaföldvár
Morto 18-an de julio 1965 (1965-07-18) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pastoro • historiisto de religioj • pastro • historiisto de kristanismo • kulturhistoriisto • ĵurnalisto
vdr

Lajos Szimonidesz [lajoŝ simonides], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szimonidesz Lajos estis hungara pastro, luterana episkopo, historiisto, ĵurnalisto.

Lajos Szimonidesz [1] Arkivigite je 2014-08-19 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 4-an de novembro 1884 en Pusztaföldvár. Li mortis la 18-an de julio 1965 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Szimonidesz frekventis gimnaziojn en Arad, Lugos kaj Késmárk poste li plulernis en Pozsony kaj Göttingen. Hejmenveninta li estis vicpastro en Rákospalota, 1909 jam elektita pastro de Nagybörzsöny, dume li verkis religiajn artikolojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis elektita vilaĝestro, tial poste li arestiĝis kaj li devis abdiki pri la pastreco. Li trovis laborlokon en banko en Budapeŝto, poste li estis ĵurnalisto ekzemple en Népszava, krome li konatiĝis kun la socialdemokratoj kaj framasonoj. Post la 2-a mondmilito li laboris en Hungara Nacia Muzeo. En 1948 ki estis la unua luterana episkopo por la plena armeo. En 1955 li pensiuliĝis. (Budapeŝto)

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Élt-e Jézus? (Ĉu vivis Jesuo?), 1916
  • Pálmaágak, legendák 1926
  • Napjaink vallási forradalmai (Religiaj revolucioj de nuntempo), 1936
  • Eine Rekontsruktion des Senfkorngleichnisses Szimonidesz Lajos 1937.
  • A Rákóczi-kor újságirodalma 1700-1711 1954.
  • A világ vallásai primitív és kultúrvallások, iszlám és buddhizmus, zsidóság és kereszténység 1988, ISBN 9637357017

Fontoj[redakti | redakti fonton]