Lajos Takács (meteologiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Takács [lajoŝ takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács Lajos estis hungara meteologiisto.

Lajos Takács [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1909 en Hungara reĝlando en Fiume (nuntempa Rijeka en Kroatio). Li mortis la 16-an de majo 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Takács frekventis piaristan novicejon en Vác, tamen forlasinta ĝin poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1934. Ekde la sekva jaro ĝis la emeritiĝo en 1970 li laboris en la tutlanda meteologia servo. En 1936 li studis la radiadon en Germanio helpe de stipendio. Hejmenveninta li daŭris ekzamenadon de la radiado. En 1950 li doktoriĝis el meteologio en la universitato, li kandidatiĝis (CSc) en 1962. Li ricevis memormedalon en 1962. Li havis edzinon, kiu naskis kvarfoje.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok Budapest sugárzáséghajlatához (Datenoj al radiadoklimato de Budapeŝto), (1962)
  • Balaton éghajlata (Klimato de Balatono), (1976)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.