Lajos Tisza (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Tisza
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1832 (1832-09-12)
en Geszt
Morto 26-an de januaro 1898 (1898-01-26) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Lajos Tisza
Frat(in)oj Kálmán Tisza • Domokos Tisza
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Grafo Lajos Tisza [lajoŝ tisa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tisza Lajos estis hungara politikisto, ministro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis borosjenői kaj szegedi. Li estis pli juna frato de Kálmán Tisza.

Lajos Tisza [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1832 en Geszt. Li mortis la 26-an de januaro 1898 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Tisza lernis en Debrecen kaj Berlino. Li estis elektita parlamentano en 1861. Post 6 jaroj li estis ankaŭ departementestro de Bihar, krome kelkfoje li estis ministro pri transporto. Depost Inundo de la Tiso (1879) li estis plenrajta komisaro pri la rekonstruo. La taskon li finis en 1883. Pro la sukcesa laboro li grafiĝis en la sama jaro. Li estis ministro pri reĝaj aferoj inter 1892-1894.

Lajos Tisza

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Monumento pri Lajos Tisza