Lajos Venetianer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Venetianer
Lajos Venetianer
Lajos Venetianer
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1867 (1867-05-19)
en Kecskemét
Morto 25-an de novembro 1922 (1922-11-25) (55-jaraĝa)
en Újpest
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Juda Universitato
Familio
Infano Ilona Vaály
Okupo
Okupo rabenoverkistohistoriisto • universitata instruisto
vdr

Lajos Venetianer [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Venetianer Lajos estis hungara rabeno, historiisto, altlerneja instruisto. Lia filino estis Ilona Vaály, lia bofilo estis Dezső Kertész.

Memortabulo pri Lajos Venetianer

Lajos Venetianer[1] naskiĝis la 19-an de majo 1867 en Kecskemét, li mortis la 25-an de novembro 1922 en Újpest.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Venetianer studis en Juda Universitato (Budapeŝto) inter 1881-1891, sed interrompe li studis jaron en rabena seminario en Breslau. En 1890 li doktoriĝis, post 2 jaroj li rabeniĝis. Li akiris pedagogian diplomon en Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro. Li servis inter 1893-1896 en Csurgó (ankaŭ instruis en la gimnazio), poste li estis nomita ĉefrabeno de Újpest. Li ankaŭ instruis en la Juda Universitato.

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A fokozatok könyve. Semtób Ibn Falakęra kéziratos ethikai munkája. Adalék az arab-zsidó philosophia történetéhez a XIII. században (1890)
  • A héber-magyar összehasonlító nyelvészet (1898)
  • A zsidóság szervezete az európai államokban (premiita verko, 1901)
  • Ezekiels Vision und die salomonischen Wasserbecken (1906)
  • Die Messiashoffnung des Judentums. Vortrag (1916)
  • Mi az igazság? Válasz Ágoston Péter: A zsidók útja c. munkájára (kunaŭtoro, 1917)
  • A magyar zsidóság története a honfoglalástól a világháború kitöréséig (1922)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]