Lajos Walz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

WALZ Lajos (valc) estis hungara ĝardenisto, flaŭresploristo naskita en Gyepüfüzes la 29-an de julio 1845 kaj mortinta en Koloĵvaro la 27-an de novembro 1914.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lajos Walz laboris en 1864 en la ĝardenkulturejo de bienego de Körmend kaj poste li lernis en politekniklernejo de Vieno. Li estis ĝardenisto de 1865 en Graz, de 1868 denove en la grandbieno de Batthyány en Körmend; de 1870 en la universitata botanikĝardeno de Budapeŝto. De 1873 ĝis sia morto li estis ĉefĝardenisto de la universitata botanika ĝardeno de Koloĵvaro, kunlaboranto de pluraj flaŭroesploristoj. Li kolektis montajn plantojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]