Lajos Werkner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Werkner
Lajos Werkner
Lajos Werkner
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1883 (1883-10-23)
en Budapeŝto
Morto 12-an de novembro 1943 (1943-11-12) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Lajos Werkner [lajoŝ verkner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Werkner Lajos estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, uzinestro.

Lajos Werkner[1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1883 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de novembro 1943 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Werkner devenis el juda familio. Li maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1901, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1906. Dum la studentaj jaroj li komencis skermi en sportklubo. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje teame aŭ individue inter 1912-1914. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1908 kaj Somera Olimpiko 1912 kun 2 oraj medaloj teame. Lia edzino naskis filon. Civile li estis uzinestro inter 1932–1938, poste li havis altan postenon samloke. Li mortis pro aŭtoakcidento, sed laŭ alia informo li estis trudlaboristo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]