Lajos Wild

El Vikipedio, la libera enciklopedio

WILD Lajos [vild] estis hungara farmacisto, kuracisto, verkisto. Li naskiĝis en Arado en 1892 kaj mortis en Brazilo en la 1960-aj jaroj. Li estis la pli juna frato de romkatolika pastro Endre Wild.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lajos Wild akiris diplomon de apotekisto. En 1922 li fariĝis sekretario de la hungara konsulejo de Brazilo. Poste li diplomitiĝis pri medicino en San-Paŭlo, kaj li malfermis kabineton de kuracisto en Santa Rosa. Li ekspreimentis novan kuracilon kontraŭ tropikaj malsanoj, kaj li patentis ĝin sub nomo Pastilhas „Wild”. Pro lia inventaĵo oni elektis lin ano de Komerca kaj Insdustria Ĉambro de Brazilo, kaj li ricevis pro tio grandpremion kaj ormdalon.

Fonto[redakti | redakti fonton]