Kremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Laktokremo)
Taso da ĉokolado kun batita kremo.

Kremo estas tiu pli grasa parto de lakto, kiu post kelktempa senmovo leviĝas al la supro kaj kiun oni buterigas per kirlado, batado. Kutime ĝi enhavas de 10% ĝis 30% da graso.

Oni parolas pri acida, dolĉa, batita kremo.

Kremo estas ankaŭ oleeca ŝmiraĵo [1], uzata kiel kuracilokosmetikaĵo : belecokremo, razkremo; laŭ tiu difino, ĝi estas sinonimo de pomado[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 621
  2. ReVo  Kremo en ReVo kaj ReVo  Pomado en ReVo : medikamentakosmetika ŝmiraĵo.