Saltu al enhavo

Lalisa Manobal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lisa (kantistino)
Lalisa Manobal
Persona informo
Aliaj nomoj Lisa Lili
Naskiĝo 27-an de marto 1997 (1997-03-27) (29-jaraĝa)
en Buriramo,  Tajlando
Lingvoj taja angla korea japana
Loĝloko Bankoko Sud-Koreio
Ŝtataneco Tajlando Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Lalisa Manobal
Okupo
Okupo kantaŭtoro
kantoverkisto
fotomodelo
aktoro
repisto
dancisto
modelo
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.lalisaofficial.com/
vdr

Lalisa Manobal (taje ลลิสา มโนบาล; n. kiel Pranpriya Manobal la 27-an de marto 1997 en Buri Ram (บุรีรัมย์), ĉefurbo de samnoma provinco en la nordorienta regiono de Tajlando), pli konata laŭ sia arta nomo Lisa, estas kantistino, dancistino, repisto kaj modelo (manekeno). Ŝi estas membro de la knabingrupo Blackpink, formita en 2016 fare de YG Entertainment. Lisa parolas la tajan, la korean, la anglan, la japanan kaj la ĉinan. Kun pli ol 90 milionoj da sekvantoj en Instagram, ŝi estas la plej sekvata artisto de K-popo kaj estas famulo en Tajlando kaj Sud-Koreio. Ŝi daŭre estas integra membro de la ina grupo Blackpink.

Lisa faris sian debuton sole kun sia simpla albumo Lalisa en septembro 2021. La albumo vendis pli ol 736 000 ekzemplerojn en sia lanĉosemajno en Sud-Koreio, igante ŝin la unua ina artisto kiu faris tion. La muzika video de ŝia ĉefa disketo de la sama nomo registris 73.6 milionojn da vizitoj en YouTube en la unuaj 24 horoj de sia publikigo, iĝante la muzika video pli vidita en la unuaj 24 horoj en la platformo por artistoj sole superita de Taylor Swift.