Lalitpur (Barato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lalitpur
urbo
Administrado
Poŝtkodo 284403
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 41′ N, 78° 25′ O (mapo)24.69027777777878.418888888889Koordinatoj: 24° 41′ N, 78° 25′ O (mapo) [+]
Alto 428 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Lalitpur (Utar-Pradeŝo)
Lalitpur (Utar-Pradeŝo)
DEC
Lalitpur
Lalitpur
Situo de Lalitpur
Lalitpur (Barato)
Lalitpur (Barato)
DEC
Lalitpur
Lalitpur
Situo de Lalitpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lalitpur, India [+]
vdr

Lalitpur, hindie ललितपुर estas urbego kaj municipo en norda Barato, en suda parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Stacidomo de Lalitpur

Demografio[redakti | redakti fonton]

Lalitpur havis populacion de 133 305 en 2011 kun legopovo 82%, kiu estas signife pli alta, ola landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lalitpur situas en malalta montaro 428 metrojn super la marnivelo. Ĝansi troviĝas 86, Sagar 100, Guna 110, Ŝivpuri 111, Ĉatarpur 123, Damoh 143, Satna 246, Agra 278, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 351, ĉefurbo Delhio 454, Mumbajo 857, Kolkato 1043 kilometrojn (aere) [1].

Aŭtobusa stacidomo en Lalitpur

Historio[redakti | redakti fonton]

La distrikto de Ĝansi estis fondita en la 17-a jarcento. Lalitpur estis ties sidejo inter 1891 kaj 1974.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Lalitpur estas komerca, kultura, serva kaj manfara centroj de la proksimaj agrikulturaj vilaĝoj. La urbego signife evoluas dank' al la bona trafiko.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo en Lalitpur estas la hindia, krome vaste konata loke la bundela lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Lalitpur la loĝantoj estas hinduoj (76%), islamanoj (14%), ĝajnistoj 9%, aliaj malpli ol 1%.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Lalitpur la plej alta edukado okazas en altlernejoj filiigitaj al universitato de Ĝansi aŭ Prajagraĝo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Lalitpur kuras po tri fervojaj linioj kaj ĉefvojoj, krome unu flankovojo. Loke ekzistas flughaveno, supozeble nun ne funkcia. La plej proksima flughavenoj funkcias en Gvalior.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ĝansi averaĝe pluvas jare ĉirkaŭ 900 mm, plej ofte dum la musona sezono pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 18-33 gradoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj islamaj moskeoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans