La pupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lalka)
Lalka
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Bolesław Prus
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1887
Eldonejo Gebethner i Wolff
Ĝenro socia fikcio
Loko de rakonto Pollando
vdr

La pupo (en pola: Lalka) estas dua el kvar laŭdataj romanoj de la pola verkisto Bolesław Prus (realnome Aleksander Głowacki). Ĝi estis komponita por perioda gazeta seriigo en 1887–1889 kaj aperis en libra formato en 1890.

La pupo estas konsiderata de fakuloj, inter kiuj la Nobel-premiito Czesław Miłosz, kiel la plej granda pola romano.[1] Laŭ biografo de Prus nome Zygmunt Szweykowski, ĝi povus esti konsiderita unika en la tutmonda literaturo de la 19-a jarcento kiel kompleta montro kaj bildo de la tuta socio.

Kvankam La pupo prenas sian titolon el tute minora epizodo pri ŝtelita ludilo, legantoj ofte miskomprenas, ke ĝi referencas al la ĉefa ina rolulo, nome juna aristokrato Izabela Łęcka. Prus intencis dekomence nomi la libron Tri Generacioj.

La pupo estis tradukita al dudek ok lingvoj, inter kiuj en Esperanto fare de Tomasz Chmielik, kaj estis adaptitaj al kelkaj filmoversioj kaj televidaj serietoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ""Boję się twojej trzeźwości"". 24a de Septembro 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fita, Stanisław, eld. (1962). Wspomnienia o Bolesławie Prusie [Memoroj pri Bolesław Prus]. Warsaw: Państwowy Instytut Wydawniczy.
  • Markiewicz, Henryk (1967). "Lalka" Bolesława Prusa [LA pupo de Bolesław Prus]. Warsaw: Czytelnik.
  • Miłosz, Czesław (1983). The History of Polish Literature (2a eld.). Berkeley: University of California Press. pp. 295–299. ISBN 978-0-520-04477-7.
  • Pieścikowski, Edward (1985). Bolesław Prus (2a eld.). Warsaw: Państwowe Wydawnictwo Naukowe. ISBN 978-83-01-05593-6.
  • Prus, Bolesław (1996). Tołczyk, Dariusz; Zaranko, Anna (eld.). The Doll. Tradukita de Welsh, David. Budapest: Central European University Press. ISBN 978-1-85866-065-3.
  • Szweykowski, Zygmunt (1972). Twórczość Bolesława Prusa [Arto de Bolesław Prus] (2a eld.). Warsaw: Państwowy Instytut Wydawniczy. pp. 152–213.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]