Saltu al enhavo

Lamako (generalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Λάμαχος
(469 a.K - 414 a.K.)
Historio de Sirakuzo
Detruo de la atena armeo en Sirakuzo.
Detruo de la atena armeo en Sirakuzo.
Persona informo
Naskiĝo 469 a.K
en Ateno, Antikva Grekio
Morto 414 a.K.
en Sicilio, Granda Grekio
Mortis pro morto dum batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Antikva Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Lamako aŭ Λάμαχος estis atena stratego kaj generalo dum la Peloponeza milito, filo de Ksenofano, el la demo de Oe ("Ὀία"), li distingiĝis pro sia kuraĝo kaj altruismo. Li komandis jam en 435 a.K., kaj estis elstara meze de la 420-aj jaroj. Aristofano karikaturis lin en La Akarnanoj[1] kaj poste honoris lian memoron en La Ranoj"[2]. Li estis unu el la tri generaloj (kune kun Nikio kaj Alkibiado) metitaj en komandon de la Sicilia Ekspedicio.

Sicilio kaj la Peloponeza Milito.

Lamako, kvankam pli aĝa, estis konata pro sia impeta karaktero kaj ŝatis riski en batalo. Li ankaŭ estis tiel malriĉa, ke dum la kampanjoj en kiuj li servis kiel generalo, li postulis monon de la atena popolo por siaj propraj vestaĵoj kaj botoj. Kvankam Lamako estis konata pro sia kuraĝo kaj milita kapablo, li foje estis konsiderata malpli kvalifikita ol aliaj generaloj ĉar al li mankis la necesa riĉeco kaj socia pozicio.

Plutarko unue mencias Lamakon en La Vivo de Periklo.[3] Lamako ricevis komandon de floto kun dek tri ŝipoj por ke li povu helpi la civitanojn de Sinopo kontraŭ Timezileo.[4] La probabla dato de ĉi tiu ekspedicio estas 438 a.K. – 432 a.K. inter la Samosa Milito kaj la komenco de la Peloponeza milito.

Tucidido asertas, ke Lamako estis sendita al la Eŭksino denove en 424 a.K. por kolekti tributojn. Lamako velis en la Ponton[5] ("Ευξείωνος Πόντος") kaj ankris siajn ŝipojn en la rivero Kalekso ("Κάλλης"). Tie li perdis dek el siaj ŝipoj dum subita inundo, sed sukcesis sekure konduki siajn virojn al Kalcedono.

En 415 a.K., Lamako estis elektita generalo de la Sicilia Ekspedicio kun Nikio kaj Alkibiado. Lamako proponis agreseman strategion kontraŭ Sirakuzo, kredante, ke la Atenanoj atakus kiel eble plej baldaŭ dum la loĝantoj ankoraŭ ne estis pretaj por batalo. Lia propono estis malakceptita favore al la strategio de Alkibiado, kiu konsistis pri kolektado de aliancanoj ĉirkaŭ Sicilio antaŭ la batalo.

La usona litovdevena historiisto Donald Kagan (1932-2021) sugestis, ke la strategio de Lamako eble bone alportis al Ateno rapidan venkon anstataŭ la katastrofon, kiu sekvis. Lamako mortis batalante en Sicilio post kiam li kaj kelkaj liaj viroj estis kaptitaj sur la malĝusta flanko de fosaĵo kaj supervenkitaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]