Lamao
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
Lamao estas tibetlingva titolo de altranga monaĥo, nome instruisto en tibetdevena budhismo. La monaĥejo kie loĝas lamaoj estas lamaejo; kaj lamaismo estas la esotera skolo de tiu tibetdevena budhismo. La ĉefa lamao, relative simile al la rolo de Papo inter katolikoj, estas la Dalai-lamao. La vorto devenas el la tibeta ligvo, nome de bla «la superulo» kaj ma «homo»,[1]).
Signifo
Tiun titolon povas uzi honormaniere monaĥo, monaĥino aŭ, en la skoloj Njingma, Kagju kaj Sakja, instruita praktikanto de la tantrismo, por indiki sian nivelon de spiriteco aŭ de aŭtoritateco. La titolo povas same esti uzata por aludi la Tulku, stirpon de renaskiĝo de lamaoj, kiel tiu de la Dalai-lamao aŭ la Panĉen-lamao.
- La termino lamao, uzebla ankaŭ en Okcidento, aludas nivelon de spirita realigo antaŭenigita. Estas lamaoj monaĥoj kaj lamaoj laikaj.
- Ĉu ili faris retiron de tri jaroj aŭ ne, la monaĥoj kiuj esprimis siajn votojn (pratimokŝa), povas havi ne tiom antaŭenigitan nivelon.
- La druplaoj estas instruaj pratikantoj kiuj faris la retiron, sed ne havas la nivelon de realigo de la lamaoj; ili gvidas, eksplikas kaj legas (lung), sed ili ne transsendas povon (dbang). Ili povas peti iĝi lamaoj post du jaroj kaj tiun decidon faros la lamakonsilantaro.
Precizoj
Tiu nomo estas simila al la Sanskrita termino guruo (vidu Tibeta budhismo kaj Bön). Eble pro miskompreno ĉe okcidentaj lernantoj klopodantaj lerni la tibetan budhismon, la terminon Lamao estis historie misaplikita al ĉiu Tibeta monaĥo ĝenerale. Simile la tibeta budhismo estis menciita kiel Lamaismo de okcidentaj lernantoj kaj vojaĝantoj, kiuj miskomprenis, ke kion ili atestis tio estas formo de Budhismo; ili ankaŭ nekomprenis la distingon inter tibeta budhismo kaj Bön. La termino Lamaismo estas nune konsiderata eksmoda.
La interna lamao
Oni supozas, ke la rolo de la ekstera lamao estas montri al la disĉiplo la internan lamaon, kio vere estas la naturo de Budho en li. Tiam ĉe la disĉiplo ĉio estos memoro de la interna lamao. [2]
En Francio
La lamao Dagpo Rimpoĉeo estas la unua tibeta lamao instalita en Francio. Li fondis la monaĥejon Ganden Ling, kie li instruas, ĉe Veneux-les-Sablons proksime de Fontainebleau.
Notoj
- ↑ définition du TLFi
- ↑ Philippe Cornu|Dictionnaire encyclopédique du Bouddhisme, éditions du Seuil, Paris, 2001, (ISBN 2-02-036234-1), p. 346.
Referencoj
- Dagpo Rimpotché, Le Lama venu du Tibet, Grasset, 1998.