Lamarck - Caulaincourt (pariza metrostacio)
| Lamarck - Caulaincourt | |||
|---|---|---|---|
Stacio Lamarck - Caulaincourt
| |||
| subtera stacio • metrostacio | |||
| Lokigo | |||
| Lando | Francio | ||
| Urbo | Parizo | ||
| Arondismento | 18-a | ||
| Geografia situo | 48° 53′ 23″ N, 2° 20′ 19″ O (mapo)48.8898492.338693Koordinatoj: 48° 53′ 23″ N, 2° 20′ 19″ O (mapo) | ||
| |||
| Ecoj | |||
| Trakoj | 2 | ||
| Kajoj | 2 | ||
| Tarifa zono | 1 | ||
| Jara trafiko | 1 875 717 vojaĝantoj (2021) | ||
| Historio | |||
| Malfermo | 31-a de oktobro 1912 | ||
| Administrado kaj utiligado | |||
| Proprietulo | RATP | ||
| Trafikanto | RATP | ||
| Kodo | 2012 | ||
| Metro-linio | |||
Lamarck - Caulaincourt [lamark colɛ̃kuʁ] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 12, en la 18-a arondismento de Parizo.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis malfermita al publiko la 31-an de oktobro 1912.
Planita por nomiĝi Pecqueur, pro la apudeco de Placo Constantin-Pecqueur, la stacio nomiĝis Lamarck ĉar la enirejo troviĝas apud Strato Lamarck. Ĝi poste alprenis la nomon Lamarck (Caulaincourt) (Strato Caulaincourt estas ankaŭ apuda), antaŭ ol nomiĝi Lamarck - Caulaincourt. Sur la kajoj, estas skribite « Lamarck » sur ceramikaĵoj.

Strato Lamarck estas dediĉita al franca botanikisto Jean-Baptiste Lamarck, dum Strato Caulaincourt estas dediĉita al generalo Armand Augustin Louis de Caulaincourt.
Alirejoj
[redakti | redakti fonton]Strato Lamarck, ununura kaj pitoreska enirejo, ĉirkaŭita ambaŭflanke de ŝtuparoj de Strato Pierre-Dac. Kajoj situas 25 metrojn sub la enirejo; oni atingas ilin per lifto aŭ helikforma ŝtuparo.
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]
RATP 40 80
Proksime
[redakti | redakti fonton]- Norda flanko de monteto Montmartre
- Muzeo de Montmartre
- Tombejo Saint-Vincent


