Lamasón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lamasón
municipality of Cantabria

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 39550
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 257  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 15′ N, 4° 29′ U (mapo)43.253611111111-4.4819444444444Koordinatoj: 43° 15′ N, 4° 29′ U (mapo) [+]
Alto 240 m [+]
Areo 71,23 km² (7 123 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lamasón (Kantabrio)
Lamasón (Kantabrio)
DEC
Lamasón
Lamasón
Situo de Lamasón
Lamasón (Hispanio)
Lamasón (Hispanio)
DEC
Lamasón
Lamasón
Situo de Lamasón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lamasón [+]
vdr
Municipa teritorio de Lamasón, okcidente de Kantabrio.

Lamasón [lamaSON] estas municipo en okcidenta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Saja-Nansa.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Santa Juliana de Lafuente.
Ties absido.
Lafuente.
Quintanilla.

Ĝi limas okcidente kun Peñarrubia kaj Cillorigo de Liébana, oriente kun Rionansa, sude kun Cabezón de Liébana kaj norde kun Herrerías kaj Asturio.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Sobrelapeña. Ĝi distas kvardek unu kilometrojn disde Cabezón de la Sal kaj 85 km disde la regiona ĉefurbo, Santandero.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 71,23 km² estas 268 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 600 loĝantojn dum la 20-a jarcento.

La 268 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:​

  • Sobrelapeña: estas la municipa ĉefurbo, 40 loĝantoj.
  • Río: 33 loĝantoj.
  • Cires: 52 loĝantoj.
  • Lafuente: 56 loĝantoj.
  • Venta Fresnedo: 21 loĝantoj.
  • Burió: 32 loĝantoj.
  • Los Pumares: 56 loĝantoj.
  • Quintanilla: estas la plej granda loĝloko de Lamasón, kun 43 km² kaj 61 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo, forstado kaj brutobredado (bovinoj), sed translokiĝis al turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la proksima Nacia Parko Picos de Europa kaj la kuirarta turismo. Vizitindaj lokj estas la preĝejo de Sankta Juliana en Lafuente kaj tiu elstara de Sobrelapeña (sur la roko).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]